Braňany

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Braňany
germane Prohn
municipo
Vilaĝplaco
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Braňany
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Most
Administra municipo Most
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Bohemia mezmontaro
Situo Braňany
 - alteco 253 m s. m.
 - koordinatoj 50° 32′ 35″ N 13° 42′ 00″ O / 50.54306 °N, 13.70000 °O / 50.54306; 13.70000 (mapo)
Areo 6,13 km² (613 ha)
Loĝantaro 1 197 (2023)
Denseco 195,27 loĝ./km²
Baseno Mosta baseno
Unua skribmencio 1327
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 435 22
NUTS 3 CZ042
NUTS 4 CZ0425
NUTS 5 CZ0425 567060
Katastraj teritorioj 2
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Braňany
Retpaĝo: www.branany.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Braňany (germane Prohn) estas municipo de Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Most. La municipo situas proksimume ses kilometrojn nordoriente de urbo Most kaj kvin kilometrojn oriente de urbo Bílina. Braňany troviĝas en supermara alteco 253 metroj kaj ĝi estas ĉirkaŭitaj de kvar montetoj. Nordokcidente situas Červený vrch (366 metroj), sudokcidente monteto Na Skalce (328 metroj), oriente etendiĝas monteto Kaňkov (436 metroj), kiu apartigas la samnomatan domaron Kaňkov kaj nordoriente Mnišský les (379 metroj).

Norde de la municipo la pejzaĝo estas markita pro minado de karbo. En Braňany kruciĝas ŝoseo II/256 el Želenice ĝis Mariánské Radčice kaj Lom kaj ŝoseo de la III-a klaso 2538 el Most ĝis Bílina. Vivas ĉi tie 1 197 loĝantoj (2023).

Historio[redakti | redakti fonton]

Kiel la unua skribmencio pri la municipo oni konsideris jarojn 1239, kiam estas menciata certa Wolzik de Brani kaj 1281, kiam oni parolas pri Čáslav z Bran. Sed plej prefere en ambaŭ kazoj temas pri la pereinta vilaĝo Brany ĉe Chomutov. La certa mencio pri Braňany tial devenas nur el la jaro 1327, kiam estas registrita Guntherus de Brand.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj kaj domoj de loka parto Braňany
1869 1880 1890 1900 1910 1921 1930 1950 1961 1970 1980 1991 2001 2011
Loĝantoj 239 480 353 684 810 973 1 037 1 063 1 881 1 684 1 414 1 134 1 158 1 129
Domoj 41 46 49 62 78 95 115 135 163 151 142 142 150 155
Indikoj el la jaro 1961 ensumigas ankaŭ domojn el loka parto Kaňkov.
Nombroj de loĝantoj inter la jaroj 1971 ĝis 2007 (inkluzive de domaro Kaňkov)
Jaro 1971 1972 1973 1974 1975 1976 1977 1978 1979 1980 1981 1982 1983 1984 1985 1986 1987 1988 1989
Nombro de loĝantoj 1626 1627 1618 1592 1556 1484 1454 1423 1402 1380 1380 1339 1334 1287 1202 1161 1108 1083 1023
Jaro 1990 1991 1992 1993 1994 1995 1996 1997 1998 1999 2000 2001 2002 2003 2004 2005 2006 2007 2008
Nombro de loĝantoj 961 1074 1096 1089 1079 1138 1154 1157 1175 1186 1168 1167 1165 1172 1173 1168 1193 1188

Listo de stratoj en Braňany[redakti | redakti fonton]

  • Petra Bezruče
  • Bílinská
  • Mostecká
  • Pod Školou
  • Nad roklí

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]