Brabanta lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Brabanta lingvo estas la lingvo parolata en la nederlandaj provincoj Norda Brabanto kaj en la belgaj provincoj Antverpeno kaj Flandra Brabanto. Krome en iuj partoj de norda nederlanda Limburgo, okcidenta belga Limburgo kaj en la regiono de Hulst estas parolataj brabantaj dialektoj. La ĉefaj dialektoj de la brabanta estas la antverpena kaj la brusela. En radio kaj televido la brabanta estas ofte uzata kiel interlingvo se oni klare ne volas uzi la norman nederlandan lingvon, kiu de multaj estas konsiderata aparteni ĉefe al Nederlando kaj ne al la nederlandlingvaj provincoj de Belgio.

La brabanta estas, kune kun la holanda, la bazo el kiu kreskis la nederlanda lingvo – la unua grava normigo de la nederlanda okazis en la 16-a jarcento en Brabanto, nome en Antverpeno.

Ecoj[redakti | redakti fonton]

Unu el la plej frapaj ecoj de la brabanta estas la uzo de gij [ĥej] aŭ djie [dĵi] (en Esperanto "vi") kontraste el la holanda jij kaj la zelanda hie kaj la formado de la diminutivo per -(s)ke. En la komparativo la brabanta uzas alsas (kontraste al la holanda kaj nederlanda, kiuj uzas dan). Ekzemple durder as (nederlande: duurder als; esperante: pli multekosta ol).

En la okcidentaj dialektoj de la brabanta la litero h ne estas prononcata (krom inter du vokaloj). Tiun trajton ĝi havas komuna kun la zelanda kaj flandra lingvoj

La orientaj dialektoj konas la umlaŭton, do la ŝanĝon de vokalo en la diminutivo, en konjugacio kaj en komparativo kaj superlativo. Ekzemploj:

  • Diminutivo: ne muur - e murreke (kontraste kun la nederlanda een muur - een muurtje, kiu konservas la saman vokalon)
  • Konjugacio: ik kruip - hij kröpt (kontraste kun la nederlanda ik kruip - hij kruipt, kiu konservas la saman diftongon)
  • Komparativo kaj superlativo: zwaar - zworder - zworst (kontraste kun la nederlanda zwaar - zwaarder - zwaarst, kiuj konservas la saman sonon)

La sistemon de umlaŭto la orientaj brabantaj lingvoj havas komuna kun la pli orientaj germana kaj malaltgermana lingvoj.

Parolantoj[redakti | redakti fonton]

Pri la kvanto de parolantoj oni ĝis antaŭ nelonge malmulton sciis. La brabanta, tute kontraste al aliaj regionaj lingvoj kiel la frisa, apenaŭ estis esplorata. Tamen en 2005 en Nederlando oni faris enketon inter la brabantanoj, el kiu evidentiĝis ke 72,1 % "pli-malpli regule" parolas la brabantan. Plej ofte ili uzas la brabantan inter samregionanoj, sed povas tuj ŝalti al la nederlanda normlingvo se ili interparolas kun nederlandlingvano el alia regiono. 70 % de la enketitaj brabantanoj tamen opiniis, ke ili havas brabantan akĉenton, kiam ili parolas la normnederlandan, dum 80 % el tiuj diris, ke ili fieras pri sia brabanta formo de la nederlanda.

En Flandrio ĝis nun ne okazis tia enketo, sed oni supozas, ke la rezultoj estos pli-malpli egalaj al tiuj de Nederlando. Plej forta estas la lingvo de la regiono de Antverpeno, kiu vere estas flegata. Ekzistas kantoj kaj poezio en la antverpena kaj haveblas gramatiko. La brusela formo de la brabanta estas tre varia kaj belsona, sed pro la sufokado fare de la franca lingvo ĝi eble estas mortonta.

Influo sur la nederlanda[redakti | redakti fonton]

La brabanta havis fortan influon sur la nederlanda normlingvo. La kialo estas i.a. ke Brabanto estis la ĉefa regiono kiam la normigo ekestis en la 16-a jc. Sed kiam Holand tranprenis tiun rolon, la influo de la brabanta lingvo restis forta, i.a. pro tio, ke multaj brabantanoj post la sieĝo de Antverpeno en 1585 dum la Okdekjara milito elmigris al la nordaj Malaltaj Landoj timante la persekutoj de Filipo la 2-a. En la 17-a jarcento ili formis grandan parton de la urba loĝantaro de Holando kaj pro tio daŭre influis la lokan lingvon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]