Bradesco
Banco Bradesco | ||
---|---|---|
Banco Bradesco | ||
banko • negoco • financa institucio • publika kompanio vd | ||
Dum | 1943 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | Anonima societo | |
Fondita | 10-a de marto 1943 | |
Fondintoj | Amador Aguiar vd | |
Sidejo | Osasco (San-Paŭlo) | |
Lando | Brazilo | |
Agokampo | financaj servoj | |
ISIN-kodo | BRBBDCACNPR8 | |
Posedataj kompanioj | Bradespar • Bradesco Seguros • Q16496458 vd | |
TTT | banco.bradesco | |
Bradesco [BraDESku] (la oficiala nomo portugale estas Banco Bradesco S.A.) estas brazila banko konsiderita kiel la privata plej granda banko de la lando. Ĝi estis fondita de Amador Aguiar, sub la nomo Banco Brasileiro de Descontos, la 10-an de marto 1943, en Mariljo, en la interno de la subŝtato San-Paŭlo.
En 1946 ĝia ĉefsidejo estis translokigita al la subŝtata regurbo San-Paŭlo, ĉe la strato Álvares Penteado. En 1951 estante nur 8-jaraĝa Bradesco iĝis la plej granda privata banko en Brazilo kaj en tiu jardeko ĝi decidis konstrui sian novan sidejon en Ozasko. Konstruado de la ĉefsidejo komenciĝis en 1953 kaj daŭris ses jarojn.
En 1956 la fondinto de la banko kreis la fondumon Fundação Bradesco, kun la celo provizi senpagan edukadon al malriĉaj infanoj, junuloj kaj plenkreskuloj.[1] [2]