Brahmana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paĝo de Vajasneyi samhita trovita en Ŝukla Jajurvedo (Sanskrito, Devanagari skribmaniero). Tiu versio de la manuskripto ekas per salutoj al Ganeŝo kaj Sadaŝiva (Ŝivismo). Temas pri manuskripto de la 17-a jarcento de Sadvimŝa Brahmana, nome Pañcaviṃśa-Brāhmaṇa suplemento. Ĝi estas ene de la Samavedo.

Brahmana (en sanskrito: ब्राह्मणम्, Brāhmaṇam) estas esprimo aplikata al la Vedaj ŝruti verkoj ligitaj al la "samhita" (himnoj kaj mantroj) de Rig-, Sama-, Jajur-, kaj Atarva- Vedoj. Ili estas duaranga tavolo aŭ klasigo de Sanskritaj tekstoj enmetitaj en ĉiu Vedo, ofte por klarigi kaj instrui Bramanojn pri la plenumado de la Vedaj ritaroj (en kiuj la menciita "samhita" estas deklamita). Aldone al la klarigo de la simbolismo kaj signifo de la "samhita", la Brahmana literaturo ankaŭ eksponas la sciencan sciaron de la Veda Periodo, kiel observada astronomio kaj, partikulare en rilato al altarkonstruado, kaj geometrio. Diverĝa en naturo, kelkaj "Brahmana" enhavas ankaŭ mistikisman kaj filozofian materialon kiu konstituas la Aranĝaka-n kaj la Upaniŝadojn.[1]

Ĉiu Vedo havas unu aŭ pliajn el sia propra Brahmana, kaj ĉiu Brahmana estas ĝenerale asocia kun partikulara "ŝaĥa" aŭ Veda skolo. Malpli ol du dek Brahmana-oj estas nuntempe ekzistantaj, ĉar plej el ili estis perditaj aŭ detruitaj. Datado de la fina kodigo de Brahmana kaj asociaj Vedaj tekstoj estas polemikiga, ĉar ili estis plej verŝajne registritaj kelkajn jarcentojn post la parola transmitado.[2] La plej antikva Brahmana estis datitaj de ĉirkaŭ 900 a.K., dum la plej nova estas datita de ĉirkaŭ 700 a.K.[3][4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Winternitz, M. (1927). A History Of Indian Literature, vol.1. pp. 187–225, 192.
  2. Klaus Klostermaier (2007), A Survey of Hinduism, Third Edition, State University of New York Press, (ISBN 978-0791470824), p. 47
  3. Michael Witzel, "Tracing the Vedic dialects" in Dialectes dans les litteratures Indo-Aryennes ed. Caillat, Paris, 1989, 97–265.
  4. Biswas et al (1989), Cosmic Perspectives, Cambridge University Press, (ISBN 978-0521343541), pp. 42-43