Brahmapur

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brahmapur
municipal corporation in India • setlejo
Administrado
Poŝtkodo 760001
Demografio
Geografio
Geografia situo 19° 19′ N, 84° 47′ O (mapo)19.3284.78Koordinatoj: 19° 19′ N, 84° 47′ O (mapo) [+]
Alto 26 m [+]
Areo 86,82 km² (8 682 ha) [+]
Horzono UTC + 05:30
Brahmapur (Odiŝo)
Brahmapur (Odiŝo)
DEC
Brahmapur
Brahmapur
Situo de Brahmapur
Brahmapur (Barato)
Brahmapur (Barato)
DEC
Brahmapur
Brahmapur
Situo de Brahmapur

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Brahmapur, Odisha [+]
vdr

Brahmapur laŭ odia lingvo ବ୍ରହ୍ମପୁର (ankaŭ konata kiel Berhampur) estes universitata urbego en orienta Barato, en subŝtato Odiŝo, en distrikto de Ganĝam.

Vido en Brahmapur

Demografio[redakti | redakti fonton]

Brahmapur havis populacion de 355 823 en 2011 kun legopovo 90%, signife pli alta, ol la landaveraĝo (74%).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Brahmapur situas sur la marborda ebenaĵo 24 metrojn super la marnivelo, ĉirkaŭita de ampleksa kultivita ebenaĵo. Rekte la distanco de la maro estas 11 km., la proksima rivero 25 km. Puri (Odiŝo) troviĝas 121, Srikakulam 147, subŝtata ĉefurbo Bhubanesvar 153, Kataka 173, Rajgarh 188, Sambalpur 254, Ĝagdalpur 292, Kolkato 519, Mumbajo 1258, tutlanda ĉefurbo Delhio 1291 kilometrojn (aere) [1].

Universitata pordo en Brahmapur

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĉe la menciita proksima rivero estis praa fortikaĵo kun urbo ekde la 3-a jarcento antaŭ Kristo. Historio de Brahmapur komenciĝis en 1672 kiel teksa centro. La municipo estis formita en 1867, en 1923 oni aranĝis konferencon.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

En Brahmapur la oficiala lingvo estas la odia lingvo.

Religioj[redakti | redakti fonton]

En Brahmapur vivas laŭ religioj plejparte hinduoj (96,5%), iomete islamanoj (2%) kaj kristanoj (1%).

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Brahmapur 2 universitatoj, ankaŭ altlernejoj, akademio kaj instituto funkcias.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Brahmapur estas atingebla laŭ nacia aŭtovojo Ĉenajo-Kolkato, rekte de la proksima marbordo kaj laŭ aliaj vojoj el interno de la subŝtato. Enurbe triradaj taksioj liveras la pasaĝerojn. Al la proksimaj lokoj kaj urboj aŭtobusoj trafikas. Fervoja kontakto ekzistas ekde 1896. Loke iam estis flughaveno por la raĝo, sed tiu nun estas plene kaduka. La mara ŝipado okazas en la proksima Gopalpur, kiel privata haveno. Neniuj pasaĝerŝipoj aŭ pramoj funkcias ekde 2021.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Brahmapur havas tropikan klimaton kun influo de musono. Jare pluvas 1190 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte inter junio-oktobro. En decembro praktike ne pluvas. La averaĝa jara temperaturo varias inter 22-31 °C.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]