Brahmoismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri la hinduisma sekto „brahmoismo“. Pri la termino „brahman“, vidu la artikolon brahmo; pri la dio „Brahmā“, vidu la artikolon Brahmao; kaj pri la varno „brāhmaṇa“, vidu la artikolon bramano.

Brahmoismo estas religia movado de la 19-a jarcento en Bengalio, kiu originis la bengalian renesancon, la ĵus aperintan hindian sendependigan movadon.[1]

Ties membroj nomiĝas brahmooj[2] kaj estas ĉefe el baratabangladeŝa originoj. La societo Brahmo Samaj, laŭvorte la societo de Brahmo, estis fondita de Ram Mohan Roy.[3] En 1850, Debendranath Tagore, la postanto de Roy, disiĝis de hinduismo kaj kreis Brahmoismon kiel novan religion, kiu fariĝis rekonita kiel religio malsama al hindusimo de Privy Council en 1901, kaj laŭleĝe en Bangladeŝo en 2001.[4]

Fundamento[redakti | redakti fonton]

Brahmooj havas la jenan fundamenton:[5]

  • Pri Dio: ekzistas ĉiama senlima Ununureco, kreinto kaj konservanto de ekzistado, kiu estas ĉie ajn.
  • Pri Estaĵo: Estaĵo estas kreita de Ununureco. Estaĵo ekzistas por denove esti unu kun Ununureco.
  • Pri Inteligenta ekzistado: nur bonaj agoj regas ekzistadon kontraŭ ĥaoso. Sciado de pura konscio estas la supera reganto de ekzistado.
  • Pri Amo: Respekti ĉiun kreaĵon kaj estaĵon, sed neniam adori ilin, ĉar nur Ununureco povas esti amita.

Referencoj[redakti | redakti fonton]