Brajlo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mano leganta brajlan skribon de la franca vorto "PREMIER"

Brajlo estas planskribo inventita de Louis Braille por blinduloj aŭ homoj kun tre malbona vidkapablo. Ĝi estas reliefa skribo kaj konsistas el punktoj, kiuj elstaras el papero aŭ alia surfaco. Oni legas brajlon tuŝe, palpante per fingropinto.

Brajla ĉelo


Por la blinduloj kiuj legos tiun ĉi paĝon kaj ne povos vidi la supran bildon, jen tabelo de la Esperanta Brajla Alfabeto:

A 1 B 1-2 C 1-4 Ĉ 1-4-6
D 1-4-5 E 1-5 F 1-2-4 G 1-2-4-5
Ĝ 1-2-4-5-6 H 1-2-5 Ĥ 1-2-5-6 I 2-4
J 2-4-5 Ĵ 2-4-5-6 K 1-3 L 1-2-3
M 1-3-4 N 1-3-4-5 O 1-3-5 P 1-2-3-4
R 1-2-3-5 S 2-3-4 Ŝ 2-3-4-6 T 2-3-4-5
U 1-3-6 Ŭ 3-4-6 V 1-2-3-6 Z 1-3-5-6

Brajlo konsistas el aranĝo de punktoj, kiu formas literojn de la alfabeto, ciferojn kaj interpunkciojn. La baza kadro de Brajla simbolo nomiĝas "Brajla ĉelo", kiu havas lokon por 6 punktoj ordigitaj en la formo de ortangulo kun 3 punktoj vertikale kaj 2 horizontale. Brajlan signon formas punktoj en kelkaj el tiuj ĉi 6 lokoj. La punktoj ofte aludiĝas per numeroj laŭ la pozicio en la ĉelo. Ekzemple, 124 estas numera kodo por la litero "F".

Kiam majuskla litero estas bezonata, oni faras simbolon "punktoj 4-6" en la ĉelo antaŭ la litero. La unuaj dek literoj de la alfabeto estas ankaŭ la ciferoj. Por montri ciferon, oni uzas helpan signon, kiu konsistas el la punkto 6. Do, se estas unue tiu ciferiga signo kaj poste "A", oni legu "1" anstataŭ "A". Simile, kiam aperas "B" post la ciferiga signo, oni legu "2". En sinsekvo de ciferoj, oni metas la ciferigan signon nur antaŭ la unuan ciferon.

Laŭ la Nacia Federacio por la Blinduloj en Usono, spertaj homoj povas legi brajle po 200–400 vortojn minute. Tiu nombro dependas de lingvo kaj do konsiderendas, ke la angla lingvo havas multe da tre mallongaj vortoj.

La 64 brajlaj ĉeloj


A, 1

B, 2

C, 3

D, 4

E, 5

F, 6

G, 7

H, 8

I, 9

J, 0




K

L

M

N

O

P

Q

R

S

T

/



U

V

X

Y

Z




Ŝ

W

Ŭ

cifero

/



Ĉ




Ĝ

Ĥ


Ĵ

decimalo


majusklo

,

;

:

.


!

krampo

?,




Rilate al Esperanto

Ankaŭ ĉiun Esperantan literon oni povas skribi brajle. Ĉapelitan literon indikas punkto aldonita al pozicio 6 de la literoj c, g, h, j kaj s; la litero ŭ estas spegulaĵo de litero u.

La norvega brajlo-specialisto Otto Prytz, kiu okupiĝas ankaŭ pri esperanta blindulskribo, skribis [1]: La sistemo necesigas ankaŭ modifon de alia litero: La konvencia reprezento de "w" en brajlo estas punktoj 2-4-5-6, simbolo egala al tiu de la Esperanta "ĵ". Se en Esperanta teksto aperas "w" (ekzemple en propra nomo), oni transskribas ĝin per punktoj 23456, do aldonante punkton 3 al la konvencia signo."

La Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE) zorgas pri la kreo kaj disvastigo de brajlaj publikaĵoj en Esperanto.

Helena Gal, svisa, kun Théophile Cart, Roza Vogt kaj kun Harald Thilander adaptis la brajlan alfabeton por Esperanto.

Helene Giroud skribis la unuan tekston en Esperanto per brajlo.

Brajla tajpilo

La tajpilon por brajlo konstruis en la fino de la 19-a jarcento germana instruisto Oskar Picht.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

See also