Braksvingado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Braksvingado estas speco de surarba moviĝado per kiu primatoj svingas de arbomembro al arbomembro uzante nur siajn brakojn.

Braksvingemuloj[redakti | redakti fonton]

La nuraj veraj braksvingemuloj estas la hilobatideoj (gibonoj kaj siamangoj). Gibono kapablas braksvingi je rapidecoj tiom altaj kiom 35 mejloj po horo, kaj povas vojaĝi tiom longan distancon kiom 20 futojn po ĉiu svingo. Atelojn kaj orangutanojn oni konsideras duonbraksvingemuloj.

Trajtoj braksving-helpaj[redakti | redakti fonton]

Iom da la trajtoj, kiuj permesas al gibonoj, siamangoj, kaj aliaj primatoj braksvingi inkluzivas: mallongajn ungojn anstataŭ ungegojn, enfermantajn kroĉsimilajn fingrojn, poleksojn, longajn antaŭbrakojn, kaj libere turneblajn ŝultrojuntojn.

Braksvingado kaj homoj[redakti | redakti fonton]

Modernaj homoj gardas multajn fizikajn trajtojn, kiuj sugestas prabraksvingemulan antaŭveninton, inkluzive de flekseblaj ŝultrojuntoj kaj fingroj bone tenkapablaj. En simioj, tiuj trajtoj estis adaptoj por braksvingado. Kvankam homoj ne braksvingas, homa anatomio sugestas, ke braksvingado eble estas antaŭadapto al dupiedismo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referenco[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estis rekte tradukita el la anglalingva versio je la 14-a de januaro, 2008.