Bram Stoker

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Abraham STOKER (normale mallongita kiel Bram STOKER, naskiĝis la 8-an de novembro 1847 apud Dublino, mortis la 20-an de aprilo 1912 en Londono) estis Irlanda verkisto, i.a. fama pro la rakonto Drakulo, la ĉefa verko pri la vampirmito. Li iĝis majstro en 1875 kaj estis teatro-kritikisto de la ĵurnalo Dublin Eventing Mail. En 1878 li edziĝis kun Florence Balcombe, eksa pretendanto de Oscar Wilde. Li kaj lia edzino translokiĝis al Parizo, kie ili laboris en la kompanio de la teatro Irving Noel Thornley Stoker. Laborante por la aktoro Henry Irving, li vizitis multajn landojn, sed neniun landon de Eŭropo Orienta, scenaro de lia ĉefa verkado. Dum li estis en la Lyceum Theatre de Londono, li ekverkis romanojn kaj laboris en la literaturgrupo de la londona ĵurnalo Daily Telegraph, verkante fikcitekstojn kaj aliajn ĝenrojn. Antaŭ ol verki Drakulon, Stokes serĉis folkloron eŭropan kaj vampirmitojn dum multaj jaroj. Stokes mortis pro multaj akcidentoj cerbovaskulaj.

La rakonto Drakulo inspiris eĉ generaciojn poste al teatraĵoj, radiodramoj kaj filmoj.

Aliaj verkoj de la aŭtoro

  • The Jewel of Seven Stars (1903)
  • Personal Reminiscences of Henry Irving (1906)
  • The Lair of the White Worm (1911)
  • Dracula's Guest (1914)

Eksteraj ligiloj