Bramo (fiŝo)
Aspekto
Bramo (Abramis brama) de la Rejno
| ||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
| Abramis brama Linnaeus, 1758 | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Bramo (Abramis brama) estas specio de granda fiŝo de la familio de ciprinedoj, distingebla disde alburno per sia malpli longa suba makzelo.
Ĝi apartenas al la plej grandaj dolĉakvaj fiŝoj de Eŭropo. Ĝi povas esti ĝis 50 centimetrojn longa (ĝenerale 20-40 centimetrojn), kaj tiam la pezo atingas 4-5 kilogramojn. Ĝia korpo estas deflanke plata, la dorso estas alta.
Bramoj vivas en Eŭrazio de Siberio ĝis okcidenta Francio en nefluaj aŭ apenaŭ-fluaj ŝlimgrundaj akvoj. Ĝi nutras sin sur la akvogrundo per etaj bestetoj kaj suprenakviĝas nur nokte.
La femalo demetas dumnokte inter fino de aprilo kaj komenco de junio frajon (100.000-150.000). La bramidoj grupiĝas ĉe la bordo.
Bramo estas grava merkata fiŝo kun fajna sed fiŝosta karno.


