Brandýs nad Labem (germaneBrandeis an der Elbe) estas eksa urbo en Ĉeĥio, kiu estas ekde la 1-a de julio 1960 parto de duurbo Brandýs nad Labem-Stará Boleslav en distrikto Prago-oriento. Vivas ĉi tie 12 992 loĝantoj (2021). La historia kerno de la urbo estas ekde la jaro 1992 urba memoriga zono. La urbo troviĝas sur plialtigita teraso super rivero Elbo, en kiu modeligis profundan ravinon kun abruptaj deklivegoj rojo Vinořský potok enverŝiĝanta ĉi tie en la riveron.
Brandýs nad Labem estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 8,34 km².
La urbeto Brandýs mem estis establita iam dum la 13-a kaj la 14-a jarcentŝanĝo fare de senjoroj el Michalovice, kiuj tenis kaj parton de proksima Stará Boleslav, kaj Mladá Boleslav. La unua skribmencio pri ĝi devenas el la jaro 1304, kiam estas menciata foira vilaĝo Brandýs kun ponto kaj preĝejo.