Brandýs nad Orlicí

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brandýs nad Orlicí
germane Brandeis an der Adler
urbo
Brandýs nad Orlicí (06).jpg
Brandýs nad Orlicí
Flag of Brandys nad Orlici CZ.svg
Flago
Brandýs nad Orlicí.svg
Blazono
Oficiala nomo: Brandýs nad Orlicí
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Ústí nad Orlicí
Historia regiono Bohemio
Memorindaĵoj Brandýs nad Orlicí burgo
Rivero Tichá Orlice
Situo Brandýs nad Orlicí
 - alteco 305 m s. m.
 - koordinatoj 50° 00′ 12″ N 16° 17′ 05″ O / 50.00333 °N, 16.28472 °O / 50.00333; 16.28472 (mapo)
Areo 4,33 km² (433 ha)
Loĝantaro 1 295 (2022)
Denseco 299,08 loĝ./km²
Unua skribmencio 1332
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 561 12
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 579947
Katastraj teritorioj 1
Partoj de urbo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Brandýs nad Orlicí
Retpaĝo: www.mesto-brandys.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Brandýs nad Orlicí estas urbo en Ĉeĥio, regiono Pardubice. Vivas ĉi tie 1 295 loĝantoj (2022). Ĝi situas en profunda valo de rivero Tichá Orlice sub nordaj partoj de Orlica montaro 11 kilometrojn okcidente de Ústí nad Orlicí kaj 5 km oriente de Choceň. En la urbo estas fervoja stacio sur linio Pardubice - Česká Třebová. La urbo estis unu el la unuaj gravaj sidejoj de la Unuiĝo de fratoj.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Sokoldomo en Brandýs nad Orlicí

Memormuzeo de Johano Amoso Komenio[redakti | redakti fonton]

Memormuzeo de Johano Amoso Komenio troviĝas en la urbodomo kaj estas alirebla publike.

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

Preĝejo al Ĉieleniro de Jesuo Kristo estis konstruita en la jaroj 1787 - 1788 en baroka stilo laŭ planoj de la konstruisto Jehlička el Heřmanův Městec. La preĝejo estas ununava kun prisma turo.

Statuo de Virgulino Maria[redakti | redakti fonton]

staras sur urboplaco origine devenis el la jaro 1798. En la jaro 1812 ĝi estis detruita pro ventego kaj anstataŭigita per nova statuo skulptita fare de F. kaj K. Mělnický el Vamberk.

Statuo de Johano Nepomuka[redakti | redakti fonton]

Statuo de Johano Nepomuka situas ĉe rivero Tichá Orlice.

Monumento de Jan Amos Komenský[redakti | redakti fonton]

En deklivo ĉe valo de la rivero Tichá Orlice estas ejo, kie en la jaroj 1622 ĝis 1625 kaŝadis sin kaj verkis persekutata Johano Amoso Komenio. Proksime de tiu loko estas monumento, kiun konstruigis al li "la dankema nacio" en la jaro 1865.

Kontraŭmilita monumento[redakti | redakti fonton]

Monumento al viktimoj de faŝismo situas ĉe la loka lernejo.

Instituto por readaptado[redakti | redakti fonton]

Estinta torfa kaj karbon-dioksida banejo estis transformita en instituton por readaptado de la korpa movaparato.

Gimnastejo (Sokoldomo)[redakti | redakti fonton]

Ruinoj de la burgo[redakti | redakti fonton]

La burgon, fonditan antaŭ la jaro 1289 fare de Henriko de Prostiboř, konkeris kaj ruinigis ĝin en la jaro 1421 husanoj. Poste ĝi estis rekonstruita. En la jaro 1506 aĉetis la burgon Vilém el Pernštejn kaj tute ruinigis ĝin.

Monumento al J.A.Komenio

Frubaroka kastelo[redakti | redakti fonton]

La kastelo estis konstruita en la dua duono de la 17a jarcento kaj estis en la jaro 1914 pseŭdobaroke rekonstruita. Publike ne estas alirebla. Ĉe la enirejo estas statuoj de la atlantoj.

Natura labirinto kaj Pilgrimanta pado[redakti | redakti fonton]

Proksime de la monumento de Johano Amoso Komenio (ekestas fare de lokaj entuziasmuloj plektaĵo de padetoj inter karpenaj arbaretoj, naturlabirinto laŭ modelo de anglaj tiuspecaj poramuzaj objektoj. La konstruado daŭros plu per efektivigado de pliaj vojetoj en ĉirkaŭaĵo. La ekestantan naturparkon oni nomos "Pilgrimanta pado".

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Muchka I.. - Petříček V.- Neubert L.: Východní Čechy. Eldonis Panorama eldonejo en Prago en j. 1990.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol.- Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.