Brandenburgia literatura premio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brandenburgia literatura premio
literaturpremio
Lando Germanio
Fondita en 2006
vdr

La brandenburgia literatura kaj literatursubtena premio (germane Brandenburgischer Literaturpreis und Literaturförderpreis) estis aljuĝita inter la jaroj 1991 kaj 2001 en la federacia lando Brandenburg de Germanio. En tiu origina formo ĝi ne plu ekzistas. La ĉefa premio inkluzivis donon de 20 000 germanaj markoj. La ĉiujare buĝete disponeblan monon por subteno de literaturo la federacia lando nun interalie uzas por financado de loĝaj stipendioj de artistoj en la kastelo Wiepersdorf, por kiuj povas aliĝi verkistoj kaj literaturaj tradukistoj. Plue la federacia lando ekde la jaro 1994 atribuas mediprotektan literaturan premion.

Iamaj premiitoj[redakti | redakti fonton]

Literatura premio[redakti | redakti fonton]

La brandenburgia literatura premio - germane Brandenburgischer Literaturpreis - ekde la jaro 2006 unufoje jare aljuĝiĝas fare de la privata asocio Literatur-Kollegium Brandenburg e.V. (LKB). Kvankam ĝi havas nur simbolan monpremion de 500 eŭroj, ĝi havas altan renomon. Al la privata asocio, fondita en 1990, apartenas pli ol 100 verkistoj, reĝisoroj, ĵurnalistoj, tradukistoj, bibliotekistoj, literatursciencistoj kaj pliaj fakuloj. Temas pri la plej granda literatura asocio de la federacia lando. La asocio engaĝiĝas favore al verkistoj de la regiono, kontaktigas ilin kun la publiko, kun eldonejoj, librovendejoj, amaskomunikiloj, muzeoj kaj aliaj publikaj institucioj.

Premiitoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]