Branislaŭ Taraŝkeviĉ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Branislaŭ Taraŝkeviĉ
Persona informo
Naskiĝo 20-an de januaro 1892 (1892-01-20)
en Mačiuliškės
Morto 29-an de novembro 1938 (1938-11-29) (46-jaraĝa)
en Minsko
Tombo nekonata valoro
Lingvoj belorusaantikva grekapolalatinarusa
Ŝtataneco Rusia ImperioBelorusa Popola RespublikoRespubliko Centra LitovioDua Pola RespublikoSovetunio
Alma mater Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato
Familio
Edz(in)o Viera Snitka • Nina Paljanskaja
Infano Rsdaslaŭ Taraŝkeviĉ
Okupo
Okupo politikistotradukistoverkistolingvisto • publika konato
vdr

Branislaŭ Taraŝkeviĉ - beloruse (en ambaŭ kutimaj ortografioj) Браніслаў Тарашкевіч, science ankaŭ latinliterigita Branisłaŭ Taraškievič, oficiala pasporta nomo Браніслаў Адамавіч Тарашкевіч, litove Bronislavas Taraškevičius kaj pole Bronisław Taraszkiewicz - estis belorusa lingvisto. Li naskiĝis la 8-an de januaro 1892 en la vilaĝo Mačiuliškės, tiam en la vilna gubernio de la Rusia Imperio, nun en la vilna subdistrikto de Litovio, mortis en aĝo de 46 jaroj la 29-an de novembro 1938 en Minsko. Branislaŭ Taraŝkeviĉ aparte konatas pro la kreo kaj diskonigo de la Belorusa klasika ortografio, kiu nun portas lian nomon. La unua normigo de la belorusa klasika ortografio estis farita de li en 1918 kaj estis en ĉiutaga uzo de oficiala ĝis belorusa ortografia reformo en 1933. La nomo "Taraŝkevica" emfazas la grandan similecon de la nuna ortografio kun la laboro de Branislaŭ Taraŝkeviĉ de 1918 kaj ĝi estis enkondukita en la lingvouzo en la jaroj 1980-aj de belorusa lingvisto Vincuk Vjaĉorka.