Brasikaloj
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Alliaria petiolata, (brasikacoj)
| ||||||||
| Biologia klasado | ||||||||
| ||||||||
familioj
| ||||||||
|
inter alie
| ||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||
La brasikaloj (Brassicales) estas ordo de angiospermoj. Unu karaktero komuna al multaj membroj el la ordo estas la produktado de glukosinolataj substancoj. La plej multaj klasifikadsistemoj estas inkludintaj tiun ordon, kvankam eventuale sub la nomo de Capparales (la elektita nomo dependas de kiu estas konsiderata kiel havante prioritaton [2]).
La ordo tipe ampleksas jenajn familiojn [3]
- Akaniaceae
- Bataceae – salo-toleremaj arbedoj el Ameriko kaj Aŭstralio
- Brassicaceae – brasikacoj
- Capparaceae –
- Caricaceae – papajo-familio
- Gyrostemonaceae
- Koeberliniaceae
- Limnanthaceae –
- Moringaceae – dek tri specioj el Afriko kaj Hindujo
- Pentadiplandraceae
- Resedaceae –
- Salvadoraceae
- Setchellanthaceae
- Tovariaceae
- Tropaeolaceae – Tropeolacoj
La familioj Capparaceae kaj Brassicaceae estas proksime parencaj. Unu grupo, konsistanta el Cleome kaj rilatataj genroj, tradicie estis inkluditaj en la Capparaceae sed tiel farante rezultigas parafiletikan Capparaceae [2]. Por tio, tiu grupo nuntempe estas ĝenerale inkludata en la brasikacoj aŭ estas memstara familio, Cleomaceae [3] [4].
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ angle (2009) “An update of the Angiosperm Phylogeny Group classification for the orders and families of flowering plants: APG III”, Botanical Journal of the Linnean Society (PDF) 161 (2), p. 105–121. doi:10.1111/j.1095-8339.2009.00996.x. Alirita 2013-07-06..
- ↑ 2,0 2,1 angle Jocelyn C. Hall, Kenneth J. Sytsma & Hugh H. Iltis (2002). “Phylogeny of Capparaceae and Brassicaceae based on chloroplast sequence data”, American Journal of Botany 89 (11), p. 1826–1842. doi:10.3732/ajb.89.11.1826.
- ↑ 3,0 3,1 angle Elspeth Haston, James E. Richardson, Peter F. Stevens, Mark W. Chase & David J. Harris (2007). “A linear sequence of Angiosperm Phylogeny Group II families”, Taxon 56 (1), p. 7–12.
- ↑ angle Jocelyn C. Hall, Hugh H. Iltis & Kenneth J. Sytsma (2004). “Molecular phylogenetics of core Brassicales, placement of orphan genera Emblingia, Forchhammeria, Tirania, and character evolution”, Systematic Botany (PDF) 29, p. 654–669. doi:10.1600/0363644041744491.