Braunschweig [braŭnŝvajk], esperantlingve Brunsvigo, estas urbo en la germanafederacia landoMalsupra Saksio (Niedersachsen). Ĝi estas centro de la regiono oriente de Hanovro kaj post ĝi dua urbo laŭ grandeco de Malsupra Saksio. La skribita historio de Brunsvigo komenciĝis en la 8-a jarcento. Ĝi apartenis kiel unu de la plej gravaj urboj al la komerca ligo Hanso en la mezepoko, sed ne povis daŭrigi tiun ĉi gravecon. Unu kaŭzo estis la geografia situacio inter Hanovro kaj Berlino kiuj ambaŭ kreskis pli rapide. Dum la lastaj pli ol cent jaroj Brunsvigo estis industria centro. Hodiaū la sciencoj kaj la edukado estas pli elstaraj. Brunsvigo, Wolfsburg kaj Salzgitter kunlaboras komunume kaj formas unu de la regionaj centroj de Malsupra Saksio.
Dum la jaro 1906Karl Wallon fondis Esperanto-grupon en la urbo. Samjare okazis la 1-a Germana Esperanto-Kongreso surloke; denove la 50-a (1972) kaj la 83-a GEK (2006) estis tie ĉi. La jubilea 100-a Germana Esperanto-Kongreso en printempo 2023 denove okazas en la urbo (retejo). Krome almenaŭ en la jardeko antaŭ la unua mondmilito la eldonejo Heckner en la apuda urbo Wolfenbüttel eldonis multajn renomajn librojn en Esperanto.