Braunschweig [braŭnŝvajk], esperantlingve Brunsvigo, estas urbo en la germanafederacia landoMalsupra Saksio (Niedersachsen). Ĝi estas centro de la regiono oriente de Hanovro kaj post ĝi dua urbo laū grandeco de Malsupra Saksio. La skribita historio de Brunsvigo komenciĝis en la 8-a jarcento. Ĝi apartenis kiel unu de la plej gravaj urboj al la komerca ligo Hanso en la mezepoko, sed ne povis daŭrigi tiun ĉi gravecon. Unu kaŭzo estis la geografia situacio inter Hanovro kaj Berlino kiuj ambaŭ kreskis pli rapide. Dum la lastaj pli ol cent jaroj Brunsvigo estis industria centro. Hodiaū la sciencoj kaj la edukado estas pli elstaraj. Brunsvigo, Wolfsburg kaj Salzgitter kunlaboras komunume kaj formas unu de la regionaj centroj de Malsupra Saksio.
Faktoj
Areo: 192,09 km2
Loĝantoj: 245.840 (en 2008)
Situo: 52º 16' NO, 10º 31' OR
Averaĝa alteco: 70 metroj super la marnivelo
Plej granda alteco: 111 metroj super la marnivelo
Plej malgranda alteco: 64 metroj super la marnivelo
Dum la jaro 1906Karl Wallon fondis Esperanto-grupon en la urbo. Samjare okazis la 1-a Germana Esperanto-Kongreso surloke; denove la 50-a (1972) kaj la 83-a GEK estis tie ĉi.