Brazila ĵuĵicuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Du homoj luktas ĵuĵicuo.

Brazila ĵuĵicuo (BĴĴ) estas luktosporto, disvolvita de la familio Gracie en Brazilo dum la meza 20-a jarcento. Ĝi origine baziĝis sur formo de ĵudo sed nun evoluis al sendependa sistemo, kiu ĉefe celas surteran bataladon kaj luktadon.

Historio

En la 1910-aj jaroj, japana ĵudisto nomita Mitsuo Maeda enmigris al Brazilo, kie multe helpis lin la brazila politikisto Gastão Gracie. Interŝanĝe kontraŭ lia helpo, Maeda instruis ĵudon al la filo de Gastão, Carlos, kiu tiam instruis la arton al siaj fratoj. Inter ili estis Hélio Gracie, kiun kune kun Carlos oni ĝenerale rigardas kiel la fondinton de brazila ĵuĵicuo kiel stilo aparta de klasika ĵudo.

Brazila ĵuĵicuo gajnis internacian rekonon en la luktosporta komunumo en la 1990-aj jaroj, kiam brazila ĵuĵicuisto Royce Gracie gajnis plurajn ĉampionecojn de Ultimate Fighting Championship: miksita luktokonkurso, kie interbatalas homoj el diversaj luktostiloj. Per brazila ĵuĵicuo li sukcesis venki spertajn kaj multe pli grandajn kontraŭulojn.

Brazila ĵuĵicuo heredis de ĵudo teknikojn por rompi la ekvilibron kaj uzi levpovon kaj la forton de onia kontraŭulo. Alia diferenco estas ke ĵudo ĉefe interesiĝas pri ĵetoj, dum brazila ĵuĵicuo ĉefe celas cedigi la kontraŭulon. En ĵudo, kruraj senmovigoj estas malpermesitaj kaj ankaŭ la arbitracianto pli ofte intervenas dum matĉoj. En ĵudo oni ofte remetas la konkursantojn al stara pozicio, dum en ĵuĵicuo oni permesas al la partoprenantoj paciente labori cele al cedigo.

Lukta Stilo

Brazila Ĵuĵicuo ĉefe temas pri surterigi kontraŭulon kaj uzi surterajn luktajn teknikojn kaj cedajn katenojn, inkluzivante artikajn katenojn kaj kolajn katenojn ankaŭ trovitaj en multaj aliaj artoj kun aŭ sen la surterlukta akcento. La temo estas ke plejparte la avantaĝo de pli granda, forta kontraŭulo fontas el pli bona braka longeco kaj pli fortaj batoj: ambaŭ tiuj, tamen, perdas sian efikecon dum oni luktas surtere.

BĴĴ permesas larĝan sortimenton da teknikoj por surterigi lukton post preni tenon. Kiam la kontraŭulo estas sur la tero, multe da manovroj (kaj kontraŭmanovoj) uzeblas por manuzi la kontraŭulon en bonan pozicion por apliki cedan teknikon. Atingi hegemonian pozicion sur la tero estas ĉefe rimarkinda punkto de la BĴĴ stilo, kaj inkluzivas efektivan uzon de la garda pozicio por defendi onin mem de la subo, kaj eskapi la gardon por hegemonii de la supera pozicio per flankrega, sursida, kaj dorson-sur-sida pozicioj. Ĉi tiun sistemon de manovradi kaj manuzi oni povus kompari al formo de kineta ŝako kiam du progresintaj praktikantoj samtempe uzas. Ceda kateno estas kvazaŭ mato en la sporto. Tamen, batala situacio povas daŭri eĉ post kiam pozitiva cedo okazas.

Vidu ankaŭ