Brazila Imperio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Brazila Imperio (Império do Brasil en portugala) estis ŝtato ekzistinta inter 1822 kaj 1889 kiu antaŭis tiun de la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Brazilo kiu funkciis el 1889 al 1968, kiu siavice antaŭis tiun de la nuna Federa Respubliko Brazilo.

La Brazila Imperio estis proklamita fine de la Milito de Sendependeco, kiu separis la Regnon Brazilon disde la Unuiĝinta Reĝlando de Portugalio, Brazilo kaj Algarvo, kaj daŭris ĝis la Proklamo de la Respubliko Brazilo, nome militista puĉo post kiu la Imperio estis nuligita en 1889. Ĝi dividiĝas siavice en la periodoj Unua Imperio Brazila, Periodo de Regenteco kaj Dua Imperio Brazila. Je la alveno de tiu periodo, jam oni ne uzas la titolon de Reĝo de Brazilo sed la titolon de Imperiestro de Brazilo.

Imperiigo

Post la nuligo de la Unuiĝinta Reĝlando de Portugalio, Brazilo kaj Algarvo en 1825, la titolo de Princo de Brazilo estis malligita el princoj heredontoj de la portugala trono, kiuj ricevis nur la titolon de Duko de Braganzo. Teorie, Petro la 1-a estis la lasta kiu havis ambaŭ titolojn, kaj estis Regenta Princo de Brazilo dum mallonga periodo antaŭ la Sendependeco. Li komencis la stirpon de imperiestroj de Brazilo el lia subkronigo kiel Imperiestro de Brazilo en Rio de Janeiro la 12an de oktobro de 1822. Tamen kun la titolo Imperia Princo de Brazilo, apenaŭ Pedro de Braganza kaj lia filo estis sur la imperia trono.

Post la rezigno de Petro la 1-a al trono, ekas la Periodo de Regenteco, kiu funkciis ĝis kiam Petro la 2-a atingiss majoritaton kaj povis plenumi la rajton ascendi al trono.

Eksteraj ligiloj (portugale)

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara