Brazila Konstitucio de 1988

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Constituição da República Federativa do Brasil
konstitucio
Aŭtoroj
Aŭtoro 1987-88 Constituent Assembly
Lingvoj
Lingvo brazilportugala lingvo
Eldonado
Eldondato 5-a de oktobro 1988
vdr
Kovrilo de la originala konstitucio de 1988 troviĝanta en la Nacia Arkivo

La brazila konstitucio de 1988 estas la baza teksto, kiu determinas la rajtojn kaj devojn de civitanoj kaj politikaj institucioj de Brazilo. Ĝi estis verkita dum la procezo de redemokratiigo en la lando, post la fino de la militreĝimo (1964-1985), kaj tial ĝi estas konata kiel Constituição Cidadã (civitana konstitucio). Ĝi estis la rezulto de vasta debato kiu daŭris pli ol jaron kaj simbolis la komencon de la tiel nomata Nova República (nova respubliko).

La fina teksto de la konstitucio estis aprobita de Ulysses Guimarães, prezidanto de la konstitucifara asembleo, kaj proklamita la 5-an de oktobro 1988. Ĝi enhavas 250 artikolojn kaj estas la plej granda konstitucio ellaborita en la brazila historio.

La teksto produktita de la debato okazigita de la konstitucifara asembleo estis konsiderata sufiĉe progresinta pri aferoj, kiuj ampleksas la rajtojn de civitanoj kaj malplimultoj ekzistantaj en la lando. Tio estis la rezulto de vasta socia mobilizado, kiu aktive partoprenis en la procezo de redaktado de la konstitucio.

[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]