Brazila Spiritisma Federacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Brazila Spirita Federacio)
Brazila Spiritisma Federacio
organizaĵo • Esperanto-eldonejo
Komenco 2-a de januaro 1884 vd
Geografia situo 22° 54′ 19″ S, 43° 11′ 6″ U (mapo)-22.9052824-43.1849438Koordinatoj: 22° 54′ 19″ S, 43° 11′ 6″ U (mapo)
Lando(j) Brazilo vd
Sidejo Braziljo
Situo Rio-de-Ĵanejro
Adreso Avenida passos, nº 30 - 1 andar - Centro
Poŝtkodo 20051-040
Brazila Spiritisma Federacio (Rio-de-Ĵanejro)
Brazila Spiritisma Federacio (Rio-de-Ĵanejro)
DEC
Brazila Spiritisma Federacio
Brazila Spiritisma Federacio
Map
Brazila Spiritisma Federacio
Fondinto(j) Augusto Elias da Silva vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Fasado de la sidejo de la Federacio en Braziljo, Brazilo

Brazila Spiritisma Federacio - BSF (portugale Federação Espírita Brasileira - FEB) estas civila, religia, kultura kaj filantropa organizo kies celo estas i.a. kunigi la brazilajn spiritistajn societojn.[1] Ĝia sidejo estas en Braziljo. Ĝin fondis en sia hejmo[2] la 2an de januaro 1884 en Rio-de-Ĵanejro la portugala fotisto Augusto Elias da Silva. Ĉeestis la fondon pliaj dek unu personoj, inter kiuj estis marŝalo Francisco Raimundo Ewerton Quadros, kiu fariĝis la unua prezidanto de la Federacio.[3]

Aliaj celoj[redakti | redakti fonton]

  • Pristudadi spiritismon teorie, eksperimente kaj praktike
  • Observadi kaj diskonigadi ĝiajn instruojn
  • Praktikadi spiritan, moralan kaj materian karitaton favore al bezonantoj, sendepende de ilia religio.

Fakaj Asocioj ligitaj kun BSF[redakti | redakti fonton]

Salono interne de la sidejo de Brazila Spiritisma Federacio en Braziljo, Brazilo
  • Associação Brasileira de Divulgadores do Espiritismo – ABRADE
  • Associação Brasileira dos Magistrados Espíritas – ABRAME
  • Associação Brasileira de Artistas Espíritas – ABRARTE
  • Associação Médico-Espírita do Brasil – AME
  • Associação Brasileira de Psicólogos Espíritas – ABRAPE
  • Associação Jurídico-Espírita do Brasil – AJE
  • Cruzada dos Militares Espíritas – CME
  • Instituto de Cultura Espírita do Brasil – ICEB
  • Associação Espírita-Esperantista - AEE (Spiritisma Esperanto-Asocio - SEA)[4]

Esperanta Fako[redakti | redakti fonton]

Leopoldo Cirne, kiel prezidanto de la Brazila Spiritisma Federacio, publikigis en Reformador artikolon de J. Camille Chaigneau (franca spiritisto) pri Esperanto kaj ties utileco por spiritismo. Laŭ Reformador la artikolo estis jam aperinta en 1908, en la revuo de Gabriel Delanne, kaj poste represita en La Vie d’Outre-Tombe, el Charleroi, sub la titolo Esperanto kaj Spiritismo.[5]. En 1937 establiĝis en Brazila Spiritisma Federacio Esperanta Fako sub la gvidado de Ismael Gomes Braga, kiu tiam komencis eldonadi per la eldona fako de BSF diversajn Esperantajn verkojn (i.a. tradukojn, lernolibrojn, legolibrojn kaj antologiojn). Ismael direktis la departementon ĝis sia forpaso. Nuntempe la direktoro de la departemento estas Affonso Borges Gallego Soares.[6] La Federacio ofertas Esperanto-kursojn en ambaǔ sidejoj.[7]

Prezidantoj de BSF[redakti | redakti fonton]

Libroservo de Brazila Spiritisma Federacio (interne de ties sidejo en Braziljo, Brazilo)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. KARDEC, Allan. A prece: conforme o Evangelho segundo o Espiritismo [La preĝo: laŭ la Evangelio laŭ Spiritismo]. 52a eld. Rio-de-Ĵanejro: FEB, 2005
  2. Adreso: Rua da Carioca, 120, supra etaĝo, Rio-de-Ĵanejro, Brazilo
  3. Historiaj notoj el la retejo Arkivigite je 2016-10-10 per la retarkivo Wayback Machine de Brazila Spiritisma Federacio
  4. Oficiala retejo de SEA
  5. Eltiro el la artikolo Esperanto en la Brazila Spiritisma Movado Arkivigite je 2016-10-12 per la retarkivo Wayback Machine legebla en la retejo de Brazila Spiritisma Federacio, en kiu estas la tuta Esperantlingva teksto de la menciita artikolo el 1909.
  6. Laŭ historia artikolo el Reformador, februaro 2009 Arkivigite je 2016-09-24 per la retarkivo Wayback Machine
  7. Pri la horoj de funkciado Arkivigite je 2016-10-10 per la retarkivo Wayback Machine de ambaǔ sidejoj