Brazila fromaĝpano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fromaĝpano
Fromaĝpanoj
Fromaĝpanoj
Kie estas manĝata Sudameriko
Similaj preparaĵoj Chipa
vdr

Fromaĝpano estas delikataĵo el Sudameriko, tre ŝatata en Brazilo. Ĝi estas variaĵo de la ĉipao, recepto kreita de la jezuitaj misioj, kun indiĝenaj kaj eŭropaj influoj, kiu estas tipa por landoj kiel Paragvajo kaj Argentino. Ĝi estus enirinta Brazilon ĉirkaŭ la 1860-aj jaroj.[1]

La unuaj notoj pri brazila fromaĝa pano estas de la 1950-aj jaroj. En la 1960-aj jaroj, la recepto estis disvastigita de la kuiristino kaj komercistino de Minas-Ĝerajso, Arthêmia Chaves Carneiro, kiu vendis la delikataĵon en pluraj restoracioj en la ŝtato San-Paŭlo.[1][2]

Ĉefaj ingrediencoj[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ esti nomata "pano", fromaĝa pano esence konsistas el speco de biskvito kun acidaj aŭ dolĉaj ŝutaĵoj kaj ovoj, salo, vegetala oleo kaj fromaĝo, kun mola kaj elasta konsistenco, kun etaj variaĵoj.[3]

Estas pluraj malsamaj receptoj, kie la ingrediencoj kaj la speco de fromaĝo multe varias - same kiel la fina rezulto. Iuj uzas dolĉan amelan maniokpulvoron, aliaj uzas acidan (fermentitan), aŭ eĉ ambaŭ. Sed kio donas al ĝi sian ĉefan guston estas la fakto, ke ĝi estas farita el amela manioka pulvoro kaj iu ajn speco de fromaĝo.

Fromaĝa panpasto antaŭ ol iri al forno
Raspita fromaĝo por fromaĝa pano

La graso - porkograso, sojoleo, butero aŭ margarino - funkcias kiel lubrikaĵo,[4] kontribuante al la elasta teksturo de la pasto.La ovo kontribuas al la koloro kaj ĝia gusto.[5] La speco de fromaĝo varias laŭvolo aŭ havebleco, preferindas tiujn kun pli forta gusto, longmaturiĝintaj. La plej uzataj estas canastra, mocarela, parmezano kaj Minasa fromaĝo.[6] Fromaĝo donas la tipan guston al fromaĝa pano, tial ĝia nomo. Ekzistas ankaŭ la brogita fromaĝa pano, kies prepara proceso postulas uzon de bolanta akvo, foje miksita kun vegetala oleo en la amelo. La blankigita fromaĝa pano gustas pli proksime al la natura, ĉar en la blankiga procezo la pasto estas antaŭkuirita. Iuj receptoj uzas bataton.[7]

En aliaj landoj[redakti | redakti fonton]

Paragvajo, Urugvajo kaj Argentino havas delikataĵon nomatan "chipa" (Ĉipao) (nomo ankaŭ uzata en la brazila ŝtato Mato Grosso do Sul), kies diferenco por fromaĝa pano estas ĝia "U" formo. En Kolombio produkto tre simila al fromaĝa pano, krom la pli tradicia (plata) formo, estas "pandebono". Same kiel fromaĝa pano, pandebono havas spongecan, malalt-densan teksturon, kiu malmoliĝas en mallonga tempo, karakterizaĵoj atribuitaj al acida amelo, konata en la lando kiel fermentita maniokamelo kaj kiu akiriĝas en procezo identa al tiu uzita en Brazilo. En Ekvadoro ekzistas "pandeyuca", kiu samas kiel brazila fromaĝa pano, laŭ teksturo, formo kaj gusto. En Bolivio oni konsumas cuñapé.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Conheça as origens da chipa e do pão de queijo. Aventuras na História.
  2. Conheça 5 franquias de pão de queijo. Guia Franquias de Sucesso. Alirita 24-6-2019.
  3. PEREIRA, J. Caracterização química, física, estrutural e sensorial do pão de queijo. 2001. 222 p. Tese (Doutorado em Ciência dos Alimentos) – Universidade Federal de Lavras, Lavras, 2001
  4. CANAVESI, E.; PIROZI, M. R.; MACHADO, P. T.;MINIM, V. P. R. Efeito da concentração dos ingredientes nas características físico-químicas do pão de queijo. In: Simpósio Latino-Americano de Ciência dos Alimentos, 2., 1997, Campinas.
  5. LEME, L. L. Ovos pasteurizados resfriados e desidratados e sua importância. In: PIZZINATO, A.; ORMENESE, R. de C. S. C. Seminário pão de queijo: ingredientes, formulação e processo. Campinas: Governo do Estado de São Paulo/Secretaria de Agricultura e Abastecimento/Agência Paulista de Tecnologia dos Agronegócios/Instituto de Tecnologia de Alimentos/Centro de Tecnologia de Cereais e Chocolate, 2000. p. 29-41.
  6. JESUS, C. C. de. Contribuição para a caracterização físico-química e sensorial do pão de queijo. 1997. 106 f. Dissertação (Mestrado em Ciência de Alimentos) - Universidade Federal de Minas Gerais, Belo Horizonte, 1997.
  7. Marco Clivati. (1-a de junio 2013) Delícias para sua Festa Vegetariana. Editora Europa, p. 35–. ISBN 978-85-7960-175-0.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]