Brazila knartamburo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Brazila knartamburo nomiĝas en la portugala lingvo caixa (= skatolo, kesteto) aŭ depende de la plej variaj muzikstiloj ankaŭ tarol, malacachetacaixa de guerra kaj estas brazila variaĵo de la knartamburo. Ĝi estas distingebla de ĉi lasta per la pli malgranda diametro de la sonkorpo (kutime 12 coloj). Ili ne ĉiam estas tegitaj per knarkordoj sur la resonfelo, sed per 2 ĝis 4 unuopaj kordoj kompareblaj kun gitarkordoj. Ilia korpoj estas el malpeza metalo, la felo konsistas el plasto.

Caixa estas grava instrumento en brazila sambo, samboregeo, marakatuo kaj aliaj ritmoj, je kiuj ĝi kreas kune kun aliaj perkutinstrumentoj la helan ritman tapiŝon de la perkutinstrumentaro (bateria).

En la riodeĵanejra sambo, ja la plej populara sambo, kiun ankaŭ ludas grandaj tamburistaroj, oni portas la knartamburon ofte en la maldekstra brakfaldo, aliaj tenovariaĵoj estas subbrakaj aŭ surventraj kiel je marŝtamburoj. La tenado en la brakfaldo rezultigas ludmanieron, je kiu la dekstra mano ludas la akcentojn kaj kaj maldekstra nur la malakcentojn, prizorgante samtempe la samban svingon. Pri la ekesto de ĉi tiu ludoteĥniko ekzistas pluraj supozoj, du el la plej verŝajnaj estas la manko de portozonoj aŭ ke la sono de knartamburo pli laŭte elstaru super la tamburaro. La ludmaniero ne povis venki, ĉar nun ekzistas portozonoj, kiuj ebligas horizontan portadon de la tamburo, per kio la instrumento estas pli facile ludebla.

La knartamburo ludata en la nordoriento de Brazilo diametras 14 colojn kaj estas pli malalte agordita, la knartapiŝo troviĝas ĉe la resonfelo, kaj oni ludas ĝin plejparte antaŭ la ventro.

En Eŭropo multaj "caixa"-ludantoj uzas la normajn knartamburojn, ĉar ili kaj iliaj rezervaj partoj estas pli facile akireblaj.