Brazila kuirarto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
tipabrazila tagmanĝo: Picanha-steko kun legomo kun nigraj fazeoloj, rizo kaj farofa kun ovo.

La brazila kuirarto estas kuirarto de Brazilo, la kvina laŭ loĝantoj kaj areo plej granda lando de la mondo. La landego havas de nordo al sudo kvar sinsekvajn klimatzonojn. La loĝantoj konsistas grandparte el enmigrintoj kaj ties idoj el Eŭropo, Afriko kaj Azio.

Tial estas komplike difini unu brazilan kuirarto​n, ĉar la multaj popoloj kaj kulturoj kunportis al Brazilo sian proprajn kuirartojn. Ankaŭ la tradiciaj kuirartoj estis influitaj multe de enmigrintoj de Eŭropo, precipe el la kolonia potenco Portugalujo – kaj el Afriko.

Feijoada.

Estas en Brazilo kvin specoj de kuirarto: la norda, la indiĝendevena, la nordorienta, la bahia kaj la suda. Aparte tipa manĝaĵo, konsiderita brazila nacia plado, estas feijoada [fejĵoada] ("fazeolumo", "brazila fazeolaĵo"). Por homoj el aliaj landoj ekzemplo de signife pli ekzotika kaj nekutima manĝaĵo estas la plado tanajura /tana'ĵura/, farita de frititaj aŭ bakitaj formikoj.

Specimenoj de tipaj trinkaĵoj estas cajuína [kaĵuina], brazila trinkaĵo farita el akaĵuo, aŭ kajpirinjo (portugale caipirinha [kaipiˈrĩjɐ]), brazil-devena alkohola mikstrinkaĵo (koktelo) el kaŝaso (cachaça, brazila sukerkana brando), suko de limeujoj, kansukero kaj glaciaĵo.

Ĝeneralaĵoj[redakti | redakti fonton]

Feijoada.
Maria mole (portugale: „mola Maria“), brazila dolĉaĵo.

Oftaj manĝaĵoj estas i.a. nigraj fazeoloj, rizo, manioko kaj la bone konservebla sekigita fiŝo.

La brazila nacia plado estas feijoada, fazeola unupotaĵo kun viando kaj rizo, farofa el manioko kaj tranĉaĵoj de oranĝoj kaj oranĝosuko. La ĉefa ingredienco de brazilaj salatoj estas tomatoj. Ŝatataj fruktoj estas ananaso, guavo, mango, oranĝo, papajo kaj pasifrukto. Krome dolĉaĵoj kiel brigadejro, Maria mole kaj la brazila versio de dulce de leche respektive kukoj ekzemple bolo de rolo.

Tipaj brazilaj trinkaĵoj kiujn eblas mendi en la koktelejoj de la tuta mondo estas kajpirinjo. Temas pri koktelo el Cachaça, limeta suko, sukero kaj glacio. La nacia trinkaĵo estas brazila „Arabica“- kafo.

Manĝotempoj[redakti | redakti fonton]

Tipa estas kvin ĝis ses manĝotempoj dum la tago:

  • Café-da-manhã (matenmanĝo): ĉiu regiono havas proprajn kutimojn. Ĝenerale la matenmanĝo konsistas el fruktoj, kukoj, jogurto, rissólis, sandviĉoj, pão de queijo, pano, butero, fromaĝo, tranĉaĵoj el meleagraĵo. Oni trinkas tiam dolĉegan kafon kun lakto (café com leite), kakaon, sukon aŭ dolĉegan nigran teon.
  • lanche-da-manhã (matena lunĉo): fruktoj, tomata suko, sandviĉoj.
  • almoço (tagmanĝo): plej ofte rizo (kelkfoje ankaŭ nudloj), servita kun fazeoloj, viandaĵo aŭ fiŝaĵo.
  • lanche-da-tarde (vespera lunĉo): samaj nutraĵoj kiel ĉe matenmanĝo.
  • jantar (vespermanĝo): konsistas el supoj, tomata salato, rizo kaj la restaĵoj de la tagmanĝo.
  • ceia (malfrua vespermanĝo, ofte ĉe festotagoj): supoj, salato, rizo kaj nudloj, sandviĉoj, keksoj kaj suko.

Regionaj kuirartoj[redakti | redakti fonton]

Kuirarto de la nordo[redakti | redakti fonton]

Nome en nordaj subŝtatoj Akro, Amapá, Amazonas, Pará, Rondônia, Roraima, Tocantins.

La nordo de Brazilo estas malmulte loĝata. Ĝi konsistas kaj el stepoj kaj el pluvarbaroj. Se entute ekzistas propra kuirarto tiam oni povas diri, ke la tiea kuirarto estas de indianaj popoloj. Fiŝaĵoj estas la karakteriza parto de la nutraĵoj de la nordo.

Gravaj pladoj estas:

Kuirarto de la nordoriento[redakti | redakti fonton]

Bolo de rolo.

Nome en nordorientaj subŝtatoj Alagoas, Ceará, Maranhão, Paraíba, Pernambuco, Piauí, Rio Grande do Norte, Sergipe

La sekaj regionoj de la nordokcidento havas fortan afrikan kaj kreolan influon. Proksime al la maro la nutraĵoj ofte venas el la maro. En la landinterno la homoj manĝas pli da rizo, fazeoloj, fromaĝo kiel paçoca de pilão, sekigitan viandon, maniokon kaj similan.

La bolo de rolo estas rigardata kiel la kultura heredaĵo de Pernambuko.

La Kuirarto de Bahio[redakti | redakti fonton]

Acarajé.
Moqueca baiana.

Apartenane al la nordoriento de Brazilo la bahia kuirarto distingiĝas pro multvarieco. Tiu kuirarto distingiĝas tre multe disde la aliaj regionoj. Ĝi havas la plej grandan afrikan influon.

Famaj pladoj estas:

  • Vatapao: El dispistita kaj subrostita blanka pano, cepoj, kraboj, akaĵuo, ternuksoj, kokoslakto, palmoleo, koriandro kaj multaj spicaĵoj estas kuirita al pasto, kiu kune kun Molho de Pimenta (spica saŭco) estas manĝata.
  • Acarajé estas tipa manĝaĵo de la afrik-brazila kuirarto: temas pri en dende-oleo bakitaj krokedo-similaj buloj el muelitaj fazeoloj, kraboj kaj spicaĵoj. La manĝaĵo venis al Brazilo el la kolonia tempo de afrikaj sklavoj.
  • Moqueca: unupotaĵo kun fiŝaĵo kaj/aŭ krustacoj plus palmoleo, kokosnukso kaj la hinda kasavo. La portugala viandunupotaĵo peixada fariĝas tielmaniere el brazila fiŝmanĝaĵo.

Afrikobrazila kuirarto[redakti | redakti fonton]

La afrikobrazila kuirarto superregas en la federaciero Bahio; ĝi kunmetas afrikajn, indianajn kaj portugalajn manĝaĵojn kaj kuirmanierojn. Tipaj kuiraĵoj estas vatapao kaj mokeko, ambaŭ estas preparataj kun marfruktoj kaj palmoleo. Palmoleo (azeite de dendê) estas tropika oleo, kiun oni eltiras el la oleopalmo, kiu kreskas en norda Brazilo. La afrikaj sklavoj pluevoluigis la feijoada-n. Kutime ĝi konsistas el nigraj fazeoloj, rizo, porkaĵo kaj manioko-faruno. Origine portugala kuiraĵo, la afrikaj sklavoj pluevoluigis ĝin kaj enkondukis kelkajn malplivalorajn erojn: porkajn orelojn, piedojn kaj taliojn kaj fazeolojn. Ĉiuj malsamaj kulturoj ĝin pluevoluigis, kaj ekzistas pli ol cent kuirmanieroj.

Kuirarto de la meza okcidento[redakti | redakti fonton]

Nome en mezokcidentaj subŝtatoj Goiás, Mato Grosso, Mato Grosso do Sul, Distrito Federal

Gravaj pladoj estas tie la jenaj:

  • Galinhada com Pequi: nome kokinaĵo kun pequi (tipa palfrukto el la Cerrado-regiono en Goiás
  • Linguiça Caseira Frita: speco de porkaĵa fritkolbaso
  • Mojica: fiŝtranĉaĵoj (ofte el fiŝo pintada) kuiritaj kun cepoj, tomatoj kaj manioko kaj spicitaj per koriandro
  • Pequi com Arroz: pequi kun rizo

Kuirarto de la sudoriento[redakti | redakti fonton]

Pão de queijo.

Nome en sudorientaj subŝtatoj Espírito Santo, Minas Gerais, Rio de Janeiro, Sanpaŭlio

El la sudoriento de la landego venas la plej konataj receptoj. Fazeoloj estas en tiu regiono tre ŝatataj. En Rio de Janeiro la nigraj fazeoloj estas ne ŝatataj, en São Paulo la ruĝaj kaj blankaj. En Minas Gerais la nigraj kaj la ruĝaj estas tre disvastigitaj.

Famaj menuoj estas:

  • Feijoada ("fazeolumo", "brazila fazeolaĵo") unupotaĵo el fazeoloj kaj diversaj viandaĵoj
  • Cuzcuz: dolĉa pudingo kun tapioko aŭ maiza faruno kaj aŭ menuo simila al la araba kuskuso
  • Pão de queijo: fromaĝpano el amelo kaj fromaĝo.
  • Moqueca Capixaba: fiŝmenuo en argila poto (Panela de barro) kun rizo. La plej konata menuo en Espirito Santo.

Kuirarto de la sudo[redakti | redakti fonton]

Nome en sudaj subŝtatoj Paraná, Santa Catarina, Rio Grande do Sul

En la sudo de Brazilo la influo de Eŭropo estas granda, ekzemple el Germanujo, Nederlando, Francujo, Italujo ktp. La eŭropanoj kunportis la vinberojn en tiu regiono. Viandaĵoj estas ŝatataj, inkluzive de sekigita viando kaj peklita viando. Fama menuo estas barreado,

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]