Brazila striko de kamionistoj, 2018

El Vikipedio, la libera enciklopedio
24-a de majo: Aŭta vico por akiri fuelon

La striko de aŭtonomaj kamionistoj, ankaŭ nomata la krizo de la dizeloleo,[1][2] okazis tutparte en Brazilo ekde la 21-a de majo 2018.[3][4][5] La protestantoj postulis malpliigon de la dizela prezo, nedevigon de certaj vojimpostoj[6] kaj leĝan kaj taksan reformon pri kamiona veturado. La kosto de la petrolo pliiĝadas en Brazilo ekde 2017 kaj 45% de ĝi estas sekve de taksoj.[7][8] La tutlanda paralizo de vojoj kaŭzis mankon de manĝo, kuraciloj kaj petrolo ĉie en Brazilo, kun longaj vicoj de aŭtoj por fueli.[9]

Referencoj[redakti | redakti fonton]