Breaking Bad

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Breaking Bad
televida serio
Originala titolo Breaking Bad
Originala lingvo usona angla lingvo
Origina lando  Usono
Ĝenro Krimdramo, trilero
Kreita de Vince Gilligan
Aktoroj Bryan Cranston
Anna Gunn
Aaron Paul
Dean Norris
Betsy Brandt
RJ Mitte
Muziko de Dave Porter
Lingvo(j) Angla
Hispana
Amplekso
Sezonoj 5
Epizodoj 62
Daŭro sen reklamoj 47–55 minutoj
Produktado
Estra(j)
produktoro(j)
Vince Gilligan
Mark Johnson
Michelle MacLaren
Elsendo
Elsendita 20-a de januaro 2008 – 29-a de septembro 2013
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb
vdr

Breaking Bad estas usona krim-drama televida serio kreita kaj produktita de Vince Gilligan. Ĝi rakontas la dujaran historion de Walter White (Bryan Cranston), gimnazia kemia instruisto, ĉe kiu oni diagnozas neoperacieblan pulman kanceron en la unua epizodo. Li iom post iom enprofundiĝas en kriman vivon, produktante kaj vendante metilamfetaminon por mone sekurigi sian familion antaŭ sia morto, laborante teame kun sia iama studento Jesse Pinkman (Aaron Paul).

La serio estis unuafoje elsendata en Usono kaj Kanado la 20-an de januaro 2008 en la televidkanalo AMC, kaj la lasta epizodo elsendiĝis la 29-an de septembro 2013. Breaking Bad ricevis bonegajn recenzojn[1], kaj multaj konsideras ĝin unu el la plej bonaj televidserioj[2][3].

Aktoroj kaj roluloj

La kreinto de Breaking Bad Vince Gilligan kaj la ĉefaj aktoroj: RJ Mitte, Aaron Paul, Anna Gunn, Bryan Cranston, Dean Norris kaj la produktisto Mark Johnson
  • Bryan Cranston: Walter White, la ĉefrolulo de la serio. Eksciinte, ke li havas mortan kanceron, li turniĝas al farado de drogoj por lasi monon al sia familio post sia morto.
  • Anna Gunn: Skyler White, la edzino de Walter. Graveda kun dua infano komence de la serio, ŝi iĝas pli kaj pli suspektema pro la stranga konduto de sia edzo.
  • Aaron Paul: Jessie Pinkman, iama studento de Walter, kun kiu li kunlaboras por vendi drogojn.
  • Dean Norris: Hank Schrader, la bofrato de Skyler (edzo de ŝia fratino), kiu laboras por DEA (usona agentejo kontraŭ drogtrafiko).
  • Betsy Brandt: Marie Schrader, la fratino de Skyler.
  • RJ Mitte: Walter White Jr., la filo de Walter kaj Skyler.
  • Bob Odenkirk: Saul Goodman, koruptita advokato, kiu reprezentas Walter kaj Jesse.
  • Giancarlo Esposito: Gustavo Fring, drogtrafikisto, kun kiu Walter laboras.

Referencoj

  1. Breaking Bad - Season 5 Reviews (angle). Metacritic. Alirita 21-an de decembro 2013.
  2. Richard Lawson (2012-07-13). The Case for 'Breaking Bad' as Television's Best Show (angle). The Wire. Alirita 21-an de decembro 2013.
  3. Tim Goodman (2011-07-13). 'Breaking Bad': Dark Side of the Dream (angle). The Hollywood Reporter. Alirita 21-an de decembro 2013.

Eksteraj ligiloj