Bredasdorp

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La nederlanda preĝejo estis la kerno de la komenca vilaĝo

Bredasdorp estas urbo en la suda regiono Overberg de Okcidenta Kablando, Sudafriko, kaj la ĉefa ekonomia kaj serva kerno de tiu regiono. Ĝi kuŝas en la norda bordo de la ebenaĵo Agulhas [agUljas], je ĉirkaŭ 160 km sudoriente de Kaburbo kaj je 35 km norde de Kabo Aguljas, la plej suda pinto de Afriko.