Saltu al enhavo

Bree (Belgio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Brée (Francio).
Bree
municipo
municipo en Belgio
urbo de Belgio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Belgio
Regiono Flandrio
Provinco Limburgo
Poŝtkodo 3960
Kodo laŭ NIS 72004
En TTT Oficiala retejo [+]
Urbestro Liesbeth Van der Auwera
Demografio
Loĝantaro 16 324  (2022) [+]
Loĝdenso 221 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 51° 8′ N,  35′ O (mapo)51.1333333333335.5833333333333Koordinatoj: 51° 8′ N,  35′ O (mapo) [+]
Areo 64,96 km² (6 496 ha)
Horzono GMT+1h
(+2h de aprilo ĝis oktobro)
Bree (Belgio)
Bree (Belgio)
DEC
Situo de Bree en Belgio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bree (Belgium) [+]
vdr

Bree (nederlande, proksimuma prononco [BRE:]) estas municipo en Belgio, unu el la 133 municipoj, kiuj ricevis la honortitolon "urbo". Ĝi ricevis la titolon en 1386. Laŭ la stato de 2022 tie vivis 16 324 loĝantoj sur areo de 64,96 kvadrataj kilometroj. Tio rezultigas loĝdenson de 251 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Bocholt (Belgio), Meeuwen-Gruitrode kaj Oudsbergen. Bree situas en la provinco Limburgo, en la okcidento de la nederlandlingva Flandra Regiono - loke aldone ankaŭ parolatas variaĵoj de la proksime parenca limburga dialektaro. La municipo apartenas al la distrikto (aŭ arondismento) Maaseik.

Ekde 1977 la komunumoj Beek, Gerdingen, Opitter kaj Tongerlo apartenas al Bree, la ĉefa municipo.

Bree estis historia menciita kiel Breda en latinlingvaj tekstoj.[1]

Vidu ankaŭ =

[redakti | redakti fonton]
  • Bree vs Breda – Superrigardo de primaraj fontoj menciantaj Bree kiel Breda (en Wikimedia Commons)

Anoj de Bree

[redakti | redakti fonton]

En Bree loĝas la fama tenisistino Kim Clijsters.

Partneraj urboj

[redakti | redakti fonton]

Inter la partneraj urboj de Bree (Belgio) estas:

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
    • Van Bastelaer, René. (1908) Les estamps de Peter Bruegel l'ancien. Bruselo: Librairie Nationale d'Art & d'Histoire.
    • Genaille, Robert. (1953) Bruegel de Oude. Parizo / Bruselo: Pierre Tisné / N.V. Elsevier.
    • Delevoy, Robert L.. (1959) Bruegel. Ĝenevo: Skira.
    • Lebeer, Louis. (1969) Pieter Brueghel 1569-1969 Beredeneerde catalogus van de prenten naar Pieter Brueghel de Oude. Bruselo: Koninklijke Bibliotheek Albert I.
    • Claessens, Bob. (1969) Onze Bruegel. Antverpeno: Mercatorfonds.
    • Gérard, Jo. (1978) Brueghel l'Ancien et son époque. Bruselo: Paul Legrain.
    • Neumann, Jaromír. (1979) Pieter Bruegel. Bayreuth: Gondrom Verlag.
    • Vöhringer, Christian. (2013) Pieter Bruegel der Ältere: Malerei, Alltag und Politik im 16. Jahrhundert. Stutgarto: Reclam.
    • Huet, Leen. (2016) Pieter Bruegel: La biografio. Kalmthout: Polis.