Breel Embolo
| Breel Embolo | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskonomo | Breel Donald Embolo |
| Naskiĝo | 14-an de februaro 1997 (29-jaraĝa) en Jaundo |
| Lingvoj | germana |
| Ŝtataneco | Svislando (2014–) Kameruno (1997–2014) |
| Okupo | |
| Okupo |
|
Breel Embolo - je plena nomo Breel Donald Embolo, naskiĝis la 14-an de februaro 1997 en Jaundo, Kameruno, do nun 29-jara - estas svisa-kameruna profesia futbalisto en la pozicio de avanulo (li de 1997 ĝis 2014 havis ŝtatanecon de Kameruno, kaj de tiam - ekde la 17-a vivojaro - de Svislando). En kluba futbalado, li ekde aŭgusto 2026 membras en la unua vira teamo de la futbalklubo Atlanta United FC.
Ekde la jaro 2015 li estas membro de la vira svisa nacia teamo de futbalo. Interalie li partoprenis kadre de la nacia teamo en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016 en Francio kaj la Futbala Mondpokalo 2018 en Rusio, la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2021 (origine planita por 2020) en 12 urboj de tuta Europo, la Futbala Mondpokalo 2022 en Kataro, la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2024 en Germanio kaj la Futbala Mondpokalo 2026 en Nordameriko - en la matĉoj tiam li rekoneblis per la ĉemiza numero "7".

Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- profilo ĉe la retejo de la Svisa Futbala Asocio (germane, france kaj itale)
- profilo en la retejo transfermarkt.com (germane)
- profilo en la retejo kicker.de (germane)

| ||||||
| ||||||
| ||||||
| ||||||

