Bremen (Georgio)
| Bremen | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| urbo en Usono komunumo de Georgio | |||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 30110 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 7 185 (2020) [+] | ||
| Loĝdenso | 263 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 33° 43′ N, 85° 9′ U (mapo)33.7158-85.1472Koordinatoj: 33° 43′ N, 85° 9′ U (mapo) [+] | ||
| Alto | 425 m [+] | ||
| Areo | 27,327079 km² ( 273 2.7 079 ha) [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Bremen estas urbo plejparte en la kantono Haralson de Georgio, Usono: la plej sudaj urbopartoj fakte situas en la pli suda kantono Carroll, tiel ke la urba areo dispartiĝas al du kantonoj. Laŭ la censo en aprilo 2020, ĝi enhavis 7 185 loĝantojn kaj tial ĝi estas la plej loĝata urbo de la kantono.
Kun la nomo Kramer ĝi estis aligita la 5-an de septembro 1883, kaj ĝi poste ricevis la nomon Bremen. Ĝi estis origine nomita laŭ germana enmigrinto kiu posedis lokan vitejon sed la nomo estis ŝanĝita je peto de la propra s-ro Kramer honore al la urbo Bremen, Germanio.
La ekonomio de Bremen ricevis fortan helpon per la konstruo de la fervojo Chattanooga, Rome and Columbus Railroad, kiu intervenis per la Georgia Pacific al Bremen. Tio kaj aliaj cirkonstancoj helpis la kreskon de Bremen el simpla fervoja kunigejo setlita de germanaj enmigrintoj al la plej granda urbo de la kantono Haralson.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]la ĝenerala hospitalo Higgins |
modesta ligna baptisma kirko |




