Bremerton
Aspekto
(Alidirektita el Bremerton (Vaŝingtonio))

| Bremerton | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| urbo en Usono | |||||
| Administrado | |||||
| Ŝtato | |||||
| Subŝtato | |||||
| Kantono | kantono Kitsap | ||||
| |||||
| |||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Urbestro | Greg Wheeler | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 43 505 (2020) [+] | ||||
| Loĝdenso | 523 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 47° 34′ N, 122° 37′ U (mapo)47.565361111111-122.62469444444Koordinatoj: 47° 34′ N, 122° 37′ U (mapo) [+] | ||||
| Alto | 12 m [+] | ||||
| Areo | 83,14 km² | ||||
| |||||
| |||||
| Alia projekto | |||||

Bremerton (esperantigebla eventuale Bremertono) estas la plej granda urbo en la kantono Kitsap, subŝtato Vaŝingtonio de Usono. Ĝi havis 37 729 loĝantojn laŭ la usona censo en 2010. Bremerton situas ĉe la okcidenta bordo de la fjordo Puget Sound, transe de Seatlo. 60-minuta, 26-kilometra pramŝipa vojaĝo portas kaj pasaĝerojn kaj aŭtojn de unu urbo al la alia.
La plej konata instalaĵo en Bremerton estas la ŝipfarejo Puget Sound (angle Puget Sound Naval Shipyard, d:Q1297188) de la usona mararmeo. Tiu ŝipfarejo estiĝis nelonge post la fondiĝo de la urbo mem, en 1891, kaj restas aktive uzata ĝis nun.
Galerio
[redakti | redakti fonton]- Pramŝipo ĉe kajo apud la Havenborda Fontana Parko en Bremerton
- Mararmea ŝipo Oregon en karenejo ĉe Bremerton (1896)
- Konservataj neuzataj militŝipoj ĉe la ŝipfarejo
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Bazita sur informoj en la angla Vikipedio kaj bildoj el la Komunejo.





