Brenta (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brenta
La rivero Brenta en Bassano del Grappa
rivero
Bazaj informoj
Situo Italio
Longeco 174 km
Akvokolekta areo 1 600 km²
Averaĝa trafluo 78 m³/s
Fluo
Fonto Lago de Levico e lago de Caldonazzo
- Alteco super marnivelo 450 m
Enfluejo kunfluas kun la rivero Restena
- Alteco 0 m
Geografio
vdr

Brenta estas rivero en Italio kun longo de 174 km. Ĝi fontas en alto de 506 m kaj kolektas akvon sur areo de 5840 km².

Ĝi fontas en la lagoj de Levico kaj Caldonazzo en la regiono Trentino-Alto Adige kaj alfluas la Adriatikon. Ĝi fluas norde-sude tra la provinco Veneto. La rivero Brenta estis ĉiam grava akvovojo por la komercado dum la historio.

La Brenta estis unue enkanaligita en la 16-a jarcento kiam longa kanalo estis konstruita de la vilaĝo de Stra ĝis la Adriatiko, preterirante la venecian lagunon. Branĉo de la Brenta, nomita Naviglio Brenta, estis igita ligi rekte Venecion kaj Padovon (kiu estis speco de dua kapitalo de Venecia respubliko).

Villa Foscari "La Malcontenta"

Ek de la 16-a jarcento, multaj grandaj vilaoj estis konstruitaj laŭ la bordoj de la Naviglio Brenta kaj la areo estis poste nomita Riviera del Brenta. Tri el tiuj vilaoj estas alireblaj por la publiko: la masiva baroka Villa Pisani en Stra, Villa Widmann-Foscari en Mira, kaj la paladia Villa Foscari, nomata ankaŭ La Malcontenta. Villa Ferretti-Angeli en Dolo estas ankaŭ sur la Riviero. Nordokcidente de Padovo, proksime de la vilaĝo de Piazzola sul Brenta, ne longe de la rivero, Villa Contarini estas alirebla.

En Bassano del Grappa, la rivero estas transirita fare de la Ponte Vecchio ( malnova ponto), aŭ Ponte degli Alpini, kovrita ponto dizajnita fare de Palladio en 1569. La ponto estas ponton-stila kaj estas konstruita tute el ligno.