Breogano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Breogano
mita persono
Informoj
Sekso vira
Patro Brath
Infanoj Bile • Ith • Artai
vdr

Breogano (Breogán galege kaj hispane) estas la nomo de kelta legenda reĝo el Galegio, laŭ la irlandaj tradicioj kompilitaj en la 11-a jarcento en Lebor Gabála Érenn (La "Libro de Konkeroj"), kiu rakontas la diversajn invadojn kiuj suferis la insulon.

Statuo de Breogano, apud la Turo de Herkulo en Korunjo, ĵuse Monda heredaĵo de Unesko.

Laŭ tiu ĉi legendo, la reĝo Breogano konstruis en la urbo Brigantio, kiu troviĝas en Iberio, turon tiom alta ke liaj filoj, Ith kaj Bile, povis vidi malproksiman verdan bordon ekde ĝia pinto. La vido de tiu malproksima lando kondukis ilin norden ĝis Irlando, kie Ith estis murdita. Kiel venĝo, la filoj de Mil, nepo de Breogano kaj nevo de Ith, navigis ekde Brigantio ĝis Irlando kaj konkeris ĝin.

La irlandaj monaĥoj de la 11-a jc. kiuj kompilis la rakontojn pri Breogano rilatigis la urbon Brigantio de Breogano kun la galega urbo Brigantium, la nuna Betanzos. En la 19-a jarcento la legendo estis diskonigata de galegaj historiistoj kiuj eĉ identigis la Turon de Herkulo de Korunjo (apud kiu troviĝas statuo al Breogano). Sammaniere, Breogano estas reprezentita kiel la mitologia patriarko (patro) de la galega popolo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • D'Arbois de Jubainville, H. «El Ciclo Mitológico irlandés y la mitología céltica». (Barcelono, 1987: paĝoj. 150-157).
  • Sainero, R. «La huella celta en España e Irlanda» (Madrido, 1987: paĝoj. 67-82).
  • Renales, J. «Celtismo y Literatura gallega. La obra de Benito Vicetto y su entorno literario». (2 vols. Santiago, 1996).