Saltu al enhavo

Bret Easton Ellis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bret Easton Ellis
Persona informo
Bret Easton Ellis
Naskiĝo 7-an de marto 1964 (1964-03-07) (61-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Lingvoj angla vd
Loĝloko Los-Anĝeleso • Orienta Vilaĝo vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Bennington College (mul) Traduki (–1986)
The Buckley School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Bret Easton Ellis
Profesio
Okupo verkisto
ĵurnalisto
novelisto
podkastisto
scenaristo
romanisto
plenuma produktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Teatra arto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1985– vd
Verkado
Verkoj Less Than Zero ❦
Usona Psikozulo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Bret Easton ELLIS (n. la 7an de marto 1964 en Los-Anĝeleso) estas usona verkisto [1]. Li iĝis konata tra romanoj kiel ekzemple Less Than Zero kaj American Psycho, kiuj prezentas troajn agojn en malebria, satira stilo kaj estis kontestate diskutitaj.

American Psycho kaŭzis eksciton kiam ĝi estis publikigita pro siaj detalaj bildigoj de sekso kaj kruda perforto. La libro estis adaptita en samnoman filmon en 2000.

Aktuale en 2020, Liaj unuaj kvar libroj estis adaptitaj en filmojn.

En 1985, Ellis publikigis sian debutan romanon, Less Than Zero (Malpli ol Nulo, la samnoma filmo), kiu prezentas la vivojn de riĉaj infanoj en Los-Anĝeleso de la perspektivo de Clay, kolegia studanto kiu revenas hejmen por kristnasko [2]. La libro vendis proksimume 50,000 ekzemplerojn dum ĝia unua jaro da publikigo. En 1987, li publikigis duan romanon, The Laws of Attraction, kiu traktas la vivojn de kolegiaj studantoj en Nov-Hampŝiro kaj la rilatojn inter ili.

En 1991, Ellis publikigis la romanon American Psycho, kies protagonisto estas Patrick Bateman, juna kaj riĉa Novjorka borsisto kiu estas rivelita esti seksperfortanto kaj seria murdisto [3]. Simon & Schuster, kiu estis supozitaj publikigi la libron, malaprobis la manuskripton. La libro, kiu estis poste publikigita fare de Random House, atiris protestojn de feminismaj kaj kristanaj organizaĵoj pro ĝia severa enhavo, kaj ĝia vendo estis limigita en pluraj landoj, kiel ekzemple Germanio, Aŭstralio, kaj Nov-Zelando [4]. Krom la samnoma filmo de 2000, alia kaj denove samonoma filmadaptigo estas planita surbaze de tiu libro.

En 1994, The Informers estis publikigita, kolekto de noveloj metitaj en Los-Anĝeleso, kelkaj el kiuj estis skribitaj fare de Ellis dum li daŭre estis en kolegio. En 1998, Ellis publikigis la romanon Glamorama.

La romanoj de Ellis fariĝis pli metafikciaj, en 2005 Ellis publikigis la romanon Lunar Park, ŝajne skribitan kiel lia aŭtobiografio, aŭ duonaŭtobiografio, kvankam multaj el la biografiaj detaloj en la libro estas malprecizaj, kaj ĝi estas fakte fikcia horora libro.

En 2010, Imperial Bedrooms, daŭrigo de Less Than Zero, estis publikigita, prezentante la plenkreskajn vivojn de Clay kaj liaj amikoj.

Ellis ankaŭ funkcias kiel scenaristo por filmoj. Interalie, li verkis la scenaron por la horora filmo de 2020 "Smiley Face Killers".

En 2023, The Shards, romano lokita en Los-Anĝeleso en 1981, estis publikigita [5].

Verkada stilo

[redakti | redakti fonton]

La verkado de Ellis estas karakterizita per realismo, kaj liaj libroj inkludas multajn priskribojn de sekso, drogmanio, kaj perforto, inkluzive de seksperforto kaj murdo, ofte skribitaj en lakona maniero, foje uzante nigran humuron.

Ellis estas konsiderita unu el la plej eminentaj parolantoj de Generation X pro sia fokuso sur la sento de fremdiĝo de junaj usonanoj, precipe tiuj de alta socia statuso. Liaj skribaĵoj sugestas kritikon de konsumismo kaj novliberalaj ekonomiaj politikoj en Usono, precipe dum la administradoj de eksprezidentoj Ronald Reagan kaj George H.W. Bush.

La verkaĵoj de Ellis enhavas multajn referencojn al popkulturo kaj diversaj muzikistoj, inkluzive de Duran Duran, Talking Heads, kaj Elvis Costello. La librotitoloj Less Than Zero kaj Imperial Bedrooms estas ambaŭ prenitaj de la poemoj de Costello.

Diversaj roluloj en la libroj de Ellis aperis en pli ol unu verko [6][7]. Ekzemple, heroo de American Psycho, Patrick Bateman, unue aperas en la antaŭa libro de Ellis, The Laws of Attraction, en kiu la rolulo de Clay, la heroo de Less Than Zero, ankaŭ aperas denove.

  • 2023 The Shards
  • 2010 Imperial Bedrooms
  • 1998 Glamorama
  • 1994 The Informers
  • 1991 American Psycho
  • 1987 The Rules of Attraction
  • 1985 Less Than Zero

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Birnbaum v. Bret Easton Ellis. The Morning News (January 19, 2006). Alirita February 25, 2007 .
  2. Less than Zero Author Biography | Bret Easton Ellis | BookRags.com
  3. Christensen, Lauren, "Bret Easton Ellis Has Calmed Down. He Thinks You Should, Too.", The New York Times, 2019-03-31. (en-US)
  4. Flood, Alison, "Bret Easton Ellis contemplates American Psycho sequel", The Guardian, March 13, 2012. (en-GB)
  5. Zenou, Theo, "The Shards by Bret Easton Ellis review — the shock jock of literature is back", June 24, 2021.
  6. . This Is How All The Bret Easton Ellis Novels Fit Together (angle) (August 11, 2013). Alirita August 29, 2019 .
  7. Bret Easton Ellis loses a few marbles in 'Lunar Park\' - Taipei Times (2005-08-21). Alirita 2022-12-14 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]