Breyten Breytenbach
Breyten BREYTENBACH (naskiĝis la 16-an de septembro 1939 en Bonnievale, Unio de Sud-Afriko; mortis la 24-an de novembro 2024 en Parizo) estis sud-afrika verkisto kaj artisto, kaj kontraŭ-rasapartisma aktivulo. Li verkis en la afrikansa kaj la angla, kaj estis civitano de Francio [1].
Kune kun André Philippus Brink, inter aliaj, li estis gvidanto en afrikansa literatura grupo nomita "die sestigere", tre skeptika de la konservativa kaj rasisma registaro en Sudafriko [2].
Li studis en la fruaj 1960-aj jaroj en Francio, kie li estis edziĝinta al Yolande Ngo Thi Hoang Lien. En 1973 li povis reveni al Sud-Afriko kun sia edzino, kiun la sudafrikaj aŭtoritatoj klasifikis kiel koloran.
En 1975 li revenis al Sud-Afriko sub kaŝnomo. Li estis malkaŝita fare de la polico kaj juĝita al naŭ jaroj en malliberejo pro ŝtatperfido [3]. Li estis liberigita de malliberejo en 1982 kaj vojaĝis al Francio. Breytenbach iĝis franca civitano.
En 1993 li revenis al sia patrujo. De 2000 ĝis 2003 li instruis en la Universitato de Kaburbo [4].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ . South African writer and anti-apartheid activist Breyten Breytenbach dies aged 85 (24 November 2024). Alirita 25 November 2024 .
- ↑ Bio & Auction Results (9 October 2024). Alirita 25 November 2024 .
- ↑ (1994) “Confession and Solidarity in the Prison Writing of Breyten Breytenbach and Jeremy Cronin”, Research in African Literatures 25 (1), p. 23–45.
- ↑ Breyten Breytenbach (18 October 2020). Alirita 25 November 2024 .

