Brfxxccxxmnpcccclllmmnprxvclmnckssqlbb11116

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Brfxxccxmnpcccclllmmnprxvclmnckssqlbb11116 (prononcu: „Albino“) estis nomo, kiun onidire provis doni gepatroj al sia infano en majo en la jaro 1996.

La gepatroj (Elizabeth Hallin kaj nenomita patro) decidiĝis ne registri oficiale nomon de sia infano (naskiĝinta en 1991) kiel protesto kontraŭ specifaj svedaj leĝoj pri nomado de infanoj. La gepatroj povas elekti el proksimume 1000 nomoj; se ili trovos nenian, kiu ekplaĉus al ili, ili devas peti por permeso juĝon. Eĉ kiam tiu ĉi leĝo estis en la jaro 2000 iom liberigita, senĉese elektado de nomoj kunligas.

Kortumo en Halmstad (sude en Svedio) donis al la gepatroj monpunon je 5000 svedaj kronoj, ĉar ili ne plenumis devon registri infanon ĝis ties kvina naskiĝtago. Kiel reago al la juĝa decido la gepatroj decidiĝis registri nomon kun 43 literoj inkluzive de 5 ciferoj asertante, ke temas pri "signifa kaj ekspresionisma evoluo, kiun ni konsideras kiel artaĵo". Laŭ la opinio de la gepatroj la nomo estis komprenota en senco de patafiziko. Sed la kortumo tiun ĉi nomon rifuzis persistante pri la punmono. Tial la gepatroj provis ŝanĝi ortografion de la nomo al nomo "A", sed la juĝo la postulon denove rifuzis.

Aŭtentikeco de tiu ĉi evento dume (junio de 2005) ne estas vere verkontrolita.