Brian Epstein
| Brian Epstein | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskonomo | Brian Epstein |
| Naskiĝo | 19-an de septembro 1934 en Liverpool |
| Morto | 27-an de aŭgusto 1967 (32-jaraĝa) en Londono |
| Mortokialo | trodozo |
| Tombo | Liverpool |
| Lingvoj | angla |
| Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando |
| Alma mater | Reĝa Akademio de Drama Arto - aktorado (–1957) Clayesmore School (en) Wrekin College (en) |
| Memorigilo | |
| Okupo | |
| Okupo | negocisto produktoro entreprenisto talenta manaĝero impresario artista agento muzikproduktisto |
| TTT | |
| Retejo | http://www.brianepstein.com/ |
Brian Samuel EPSTEIN /ˈɛpstaɪn/ EP-styne; (n. la 19-a de septembro 1934 en Liverpool, Anglio - 27-a de aŭgusto 1967 en Londono, Anglio) estis brita komercisto, kiu fariĝis internacie konata ĉefe kiel la manaĝero de la muzikgrupo The Beatles, kontribuante al ilia komerca sukceso, ĉefe en Britio kaj Usono. Li ankaŭ estis manaĝero de Gerry & the Pacemakers kaj aliaj "beat"-grupoj (ritma bando (d:Q15787312)) kaj kantistoj el Liverpool.[1]
Epstein transprenis la rolon de manaĝero de The Beatles en tempo, kiam ili luktis sen sukceso dum pluraj jaroj. Ili estis nur unu el ĉirkaŭ 300 similaj grupoj en Liverpool tiutempe. Kvankam Epstein havis neniun antaŭan sperton, li montris konsiderindan talenton en la reklamado de la grupo kaj kreskigado de konscio pri ĝi. La organizado kaj antaŭenigo de la talento de la grupo fare de Epstein helpis levi ilin de loka populareco en Liverpool ĝis senprecedenca tutmonda famo.
Liaj memdetruaj tendencoj plimalboniĝis kiam la Beatles ĉesis turnei, kaj estis unu el la kaŭzoj de lia morto, ŝajne pro trodozo de drogoj. La morto de Epstein estis unu el la kaŭzoj de la disiĝo de la bando, kiu okazis tri jarojn post lia morto.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo
- Epstein biografio kaj sonaj elĉerpaĵoj
- "The Fifth Beatle" retejo (Retejo pri proponita filmo pri Epstein)Arkivigite je 2012-07-16 per la retarkivo Wayback Machine
- Fyne Oble — Brian Epstein
- BBCa Arkivo intervjuo kun EpsteinArkivigite je 2016-03-14 per la retarkivo Wayback Machine
- Daŭranta Heredaĵo: Beatle Numbro Kvin artikolo

