Brian Merriman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Brian Merriman
Personaj informoj
Naskiĝo 1-an de januaro 1747 (1747-01-01)
en Graflando Clare
Morto 27-an de julio 1805 (1805-07-27) (58-jara)
en Limerick
Profesio poeto
Lingvoj irlanda lingvo
v  d  r
Information icon.svg

Brian MERRIMAN (naskiĝis en 1749, mortis la 27-an de julio 1805 en Luimneach/Limerick) estis irlanda poeto kaj la lasta granda poeto kiu verkis en la irlanda lingvo ĝis la moderna renaskiĝo. Lia ĉefa verko, Cúirt an Mheán-Oíche, Esperante La Noktmeza Kortumo aperis en 1780. Oni tradukis ĝin dekfoje en la anglan, kiel The Midnight Court, dufoje en la germanan, kiel Das Mitternachtsgericht, kaj unufoje en Esperanton, fare de Albert Goodheir (Vulpo-Libroj, Lelystad, Nederlando, 1980). La verko entenas pasian pledon por la rajto de virinoj je kontentiga seksa vivo — vidu germanlingvan artikolon pri ĝi en Sean O Riain's Homepage.

En la libro Nova Esperanta Krestomatio (UEA 1991), en la sekcio "Internacia liriko", estas elĉerpaĵo de tiu granda poemo, sub la nomo "Sindefendo de junulino".

Bildaro[redakti | redakti fonton]