Bribria lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bribria lingvo
lingvo • moderna lingvo
Makro-ĉibĉa lingvaro
Skribo Brirbi orthography
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 bzd
  Glottolog brib1243
Angla nomo Bribri
Franca nomo bribri
vdr

La bribria estas makro-ĉibĉa lingvo parolata de ĉirkaŭ 6 000 bribrioj en tri malsamaj areoj en suda Kostariko. Ĝi estas unu el la du plej grandaj indiĝenaj lingvoj en la lando, kune kun la kabekara lingvo. La nombro de bribriparolantoj estas malkreskanta.

La bribria estas tonlingvo kaj ĝi havas ĝis kvar tonojn: alta, malalta, leviĝanta kaj falanta. Ĝi havas 14 konsonantojn kaj 12 vokalojn kun diferenco inter parolaj kaj nazaj vokaloj.

Ekzistas tri ĉefaj dialekoj : koroma (orienta), amubre (okcidenta) kaj salitre (Pacifika oceano).

Etimologio[redakti | redakti fonton]

"Bribri" estas la nomo de ambaŭ popoplgrupoj kiuj parolas la lingvon. Ĝi origine devenas de la vorto balíbali, kiu signifas "neegala tereno" kaj rilatas al la areo kiel bribriene.[1] Persono de bribrie etna deveno nomiĝas bríbriwak. La lingvo ankaŭ estas nomata se' ie, kiu signifas "nia lingvo", en kontrasto al síkua ie, kiu signifas "fremda lingvo" kaj rilatas al ĉiuj aliaj lingvoj.[2]

Sulàyöm lernejo en Amubre, kie la bribri estas instruata.. Bribriaj knabinoj staranta en la fono.

Ĉirkaŭ 6 000 de la proksimume 10 000 bribrioj parolas la bribrian. Ili loĝas en la sudo en Kostariko, sur ambaŭ flankoj de la montaro Cordillera de Talamanca. Ĉirkaŭ la Kariba Maro, vivas ĉirkaŭ 7000 bribrioj en rezervejo de la kantono de Talamanca en la provinco de Limón, en la vilaĝoj de Coroma, Coén, Sepecue, Shiroles, Amubre, Katsi, Lari, Urén kaj Yorkín. Sur la alia flanko de la montaro, ĉirkaŭ la Pacifiko, ili loĝas en la kantono de Buenos Aires en la provinco de Puntarenas, plejparte en la rezervejoj Salitre kaj Cabagra. Proksimume 3000 bribrioj loĝas en tiu ĉi regiono.

La nombro de bribri-parolantoj estas iomete malkreskanta. La lingvo hodiaŭ estas preskaŭ ekskluzive uzata en familia kunteksto kaj dum tradiciaj ceremonioj. La kialo por la pli kaj pli limigita uzo de la bribira lingvo estas la malkresko de la nombro de denaskuloj, kiuj nun inkludas nur kelkcent homojn, ĉar multaj hispan-parolantaj ekloĝas en bribriaj areoj.[3]

Kiel kun la aliaj indiĝenaj lingvoj de Kosatariko la bribria ne havas statuson de oficiala lingvo, sed la ministerio de edukado ekagis por la instruado kaj konservado de lingvoj, kaj ekde 1989 la bribria estas konsiderata kiel "loka lingvo".[4] En 1985, oni decidis enkonduki dulingvan kaj dukulturan instruadon en la rezervejoj kie ĝi estas instruata. Ekzistas ankaŭ kursoj en la bribria ĉe la Universitato de Kostariko en la ĉefurbo San-Joseo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Quesada Pacheco, Miguel Ángel (2000). «Situación actual y futuro de las lenguas indígenas de Costa Rica». Estudios de Lingüística Chibcha. San José, Costa Rica (28–29): 7–34.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas parta traduko de la samtema artikolo en la norvega vikipedio je la 27-a de nov 2018, vidu liston de kontribuintoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jara og García (2009), s. 42.
  2. Jara og García (2009), s. 66.
  3. Margery (1990).
  4. Quesada Pacheco (2000), ss. 20–21.