Brida nestamasulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Brida nestamasulo
Brida nestamasulo, en bestoĝardeno de Amsterdamo, Nederlando
Brida nestamasulo, en bestoĝardeno de Amsterdamo, Nederlando
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Megapodedoj Megapodiidae
Subfamilio: [[]]
Genro: Aepypodius
Specio: A. arfakianus
Aepypodius arfakianus
(Salvadori, 1831)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
subspecioj
  • A. a. misoliensis (Ripley, 1957)
  • A. a. arfakianus (Salvadori, 1877)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Brida nestamasulo (Aepypodius arfakianus) estas specio de birdo de la familio de Megapodedoj. Ĝi estas unu el du specioj de la genro Aepypodius kies alia specio estas la Vaigea nestamasulo.

La familio[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj specioj de la familio de nestamasuloj kovas kaj kovis la ovojn ne per rekta sidado sur ili, sed per enterigo en amasnestoj el sablo, mortintaj folioj kaj alitipa rubo, el kio devenas la komuna nomo de la familio. La latina scienca nomo kaj de la genro kaj de la familio devenas el kunmetaĵo de du radikoj el la antikva greka signife respektive granda kaj piedo, alude al ties grandaj, fortikaj kruroj kaj piedoj necesaj por rasti enormajn kvantojn de tero kaj vegetala materialo, kies putriĝo poste varmigos la ovojn.

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Ĝi troviĝas en la insulo Novgvineo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj malsekaj arbaroj de malaltaj teroj kaj montararbaroj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Estas fortika megapodo kun nigreca plumaro, pli bruna ĉe pugo kun hela blankeca al helblua nuda (senpluma) vizaĝo kun karunklaj bridoj (kio estas tialo por la komuna nomo) tre helbluaj sur frunto, krono kaj mentono, tre kontrastaj kun la nigraj nuko kaj beko, kio estas fortika, akrapinta kaj larĝbeka ĉe bekobazo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]