Saltu al enhavo

Bridgeton (Misurio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bridgeton
urbo de Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Ŝtato  Usono
subŝtato  Misurio
Kantono Saint Louis
Poŝtkodo 63044
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 11 445  (2020) [+]
Loĝdenso 289 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 45′ N, 90° 25′ U (mapo)38.757222222222-90.417777777778Koordinatoj: 38° 45′ N, 90° 25′ U (mapo) [+]
Alto 178 m [+]
Areo 39,58 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Bridgeton (Misurio)
Bridgeton (Misurio)
DEC
Situo de Bridgeton (Misurio) en Misurio
Bridgeton (Usono)
Bridgeton (Usono)
DEC
Situo de Bridgeton (Misurio) en Usono

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bridgeton, Missouri [+]
vdr

Bridgeton - prononco laŭ sistemo IFA [bɹˈɪd͡ʒɪtən], etimologie origine "bridge town", "ponta urbo" - estas urbo de la usona subŝtato Misurio. Ĝi situas 30 kilometrojn nordokcidente de Sankta Luiso en ties metropola areo kaj apartenas al la samnoma kantono Saint Louis. Laŭ la stato de 2020 en la urbo vivis 11 445 loĝantoj sur areo de 39,58 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 289 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon interalie kun la urbo Saint Charles nordokcidente, ĉefurbo de la najbara kantono Saint Charles ĉe la norda flanko de la larĝa rivero Misuro, kaj krome interalie limas je la komerca areo Earth City tuj okcidente ĉe la suda bordo de la riverego. La ponto super la rivero Misuro inter la du kantonoj kaj la du urboj, aŭ pli ekzakte antaŭa ponto en la sama loko, kompreneble estas ĝuste tiu kiu kaŭzis la nomon "bridge town", "ponta urbo".

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]