Brigid Berlin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brigid Berlin
Persona informo
Brigid Berlin
Naskiĝo 6-an de septembro 1939 (1939-09-06)
en Nov-Jorko
Morto 17-an de julio 2020 (2020-07-17) (80-jaraĝa)
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Profesio
Okupo aktorofotistofilmproduktoro • pentristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Brigid BERLIN (naskiĝis la 6-an de septembro 1939, mortis la 17-an de julio 2020) estis usona artistino kaj iama varhola superstelulo. Brigid Berlin renkontiĝis kun Andy Warhol en 1964 kaj tuj iĝis centra membro de lia etoso.

Berlin aperis en kelkaj el la varholaj filmoj, kiaj Chelsea Girls (1966), en kiu ŝi estas vidata injektante sin dum monologo, kaj Ciao! Manhattan (1972), kie stelulas Edie Sedgwick. Post jardekoj, ŝi aperis en minoraj partoj en du filmoj de John Waters nome Serial Mom (1994) kaj Pecker (1998). Pie in the Sky: The Brigid Berlin Story (2000) estas dosier-filmo en kiu ŝi rakontas sian vivon en intima detalaro kaj rompas sian dieton konsumante tutan manĝon el kukoj.

Ŝi estas konata pro sia obseda registrado kaj fotado de la ĉiutaga vivo. Selektoj el tiuj registraĵoj estis poste kompilitaj por formi la teatraĵon Andy Warhol's Pork. Aliaj bendoj fare de ŝi estis la bazo por la unua rekta albumo de The Velvet Underground nome Live at Max's Kansas City (registrita en 1970, publikigita en 1972).

Berlin estis komplico en unu el la plej famaj ŝercoj de Warhol kiam en 1969 Warhol anoncis, ke ĉiuj siaj pentraĵoj estis la verko de Berlin. Brigid entuziasme sekvis la historion per intervjuo ĉe Time. La ŝerco kondukis al falo en la valoro de la verkoj de Warhol kaj ambaŭ partoj fine retiris siajn asertojn.

Filmaro[redakti | redakti fonton]

  • Chelsea Girls (1966)
  • Tub Girls (1967)
  • Bike Boy (1967)
  • The Nude Restaurant (1967)
  • Imitation of Christ (1967)
  • Four Stars**** (1967) alinome 24 Hour Movie
  • Lonesome Cowboys (1967) (origine Berlin estis ludonta la rolon de rivala bando de vakeroj)
  • The Loves of Ondine (1967)
  • Women in Revolt (1971)
  • Ciao! Manhattan (1972)
  • Phoney (1973)
  • Fight (1975)
  • Andy Warhol's Bad (1977)
  • The Critical Years (1987)
  • Serial Mom (1994)
  • Pecker (1998)
  • Pie in the Sky: The Brigid Berlin Story (1999)
  • Danny Williams and the Dream Factory (2006)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]