Brigitte Bardot

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Brigitte BARDOT)
Brigitte Bardot
Brigitte Bardot en 1962
Brigitte Bardot en 1962
Persona informo
Brigitte Bardot
Naskonomo Brigitte Anne-Marie Bardot
Naskiĝo 28-an de septembro 1934 (1934-09-28) (89-jaraĝa)
en Francio Parizo, Francio
Religio katolikismo vd
Lingvoj franca vd
Loĝloko Saint-Tropez vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Cours Hattemer • Konservatorio de Parizo vd
Subskribo Brigitte Bardot
Familio
Patro Louis Bardot vd
Patrino Anne-Marie Mucel vd
Gefratoj Mijanou Bardot vd
Edz(in)o Roger Vadim (1952-1957)
Jacques Charrier (1959-1962)
Gunter Sachs (1966-1969)
Bernard d'Ormale (1992-)
Amkunulo Gilbert BécaudSerge Gainsbourg vd
Infanoj Nicolas-Jacques Charrier vd
Profesio
Alia nomo BB
Okupo kantisto • aŭtobiografo • filmaktoro • animal rights advocate • diskografa artisto • dancisto • modmanekeno • verkisto • homrajta aktivulo • publika konato • aktoro vd
Aktiva dum 1952 - 1973
En TTT Oficiala retejo vd
Aktorado
Premio Ora Globo
Brigitte Bardot - Sami Frey - Saint-Tropez - 1963
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Brigitte BARDOT [briĴIT barDO] (naskiĝis la  28-an de septembro 1934(nun 1934-09-28) (89‑jara) en Parizo) estas franca aktorino.

Post kariero kiel fotomodelo, la reĝisoro (kaj ŝia dumtempa edzo) Roger Vadim malkovris ŝin por la kino. Kvankam ŝi ĉefe restas en la memoro de la publiko kiel sekssimbolo, ŝi ankaŭ havis okazojn por montri sian talenton por karakteraj roloj: ekz. en la filmoj Vie privée kaj Viva Maria! (ambaŭ de Louis Malle).

En la jaro 1973 Bardot retiriĝis el la kinolaboro por dediĉi sin al la bestoprotektado. Por tiu celo, en 1986, ŝi kreis la Fondumon Brigitte Bardot (angle: Fondation Brigitte Bardot), kiesprezidantino estas ŝi.

Bardot estas membro de la Tutmonda 500-Rulo de Honoro [1] de la Media Programo de Unuiĝintaj Nacioj kaj ricevis premiojn de Unesko kaj PETA. La revuo de la Los Angeles Times vicigis ŝin dua sur ĝia listo de la "50 plej belaj virinoj en filmo".

Kariero[redakti | redakti fonton]

Ŝia beleco estis evidenta ekde ŝia juneco, kaj 15-jaraĝa ŝi komencis modeligi, kaj aperis sur la kovrilo de la populara revuo Elle. En 1952, 18-jaraĝa, ŝi geedziĝis kun la reĝisoro, Roger Vadim, kaj aperis en sia unua filmo, sub gvido de reĝisoro Jean Boyer, Le Trou normand (distribuita en anglalingvaj landoj kiel Crazy for LoveTi Te Tou).

La ĉarmo de Bardot kaptis la ekranojn en Eŭropo kaj eĉ en Usono. Ŝi estis unu el la malmultaj eŭropaj aktorinoj tiutempe por akiri telefamon en Usono. Apud la usona Marilyn Monroe, Bardot servis kiel seksa simbolo de la 1950-aj jaroj kaj fruaj 1960-aj jaroj ambaŭflanke de Atlantiko.

Ŝiaj filmoj en la fruaj 1950-aj estis komedioj kaj malpezaj romantikaj dramoj, kelkaj kun historia fono, en la plej granda parto de kiuj ŝi estis postulata por forigi siajn vestaĵojn. Ŝi eĉ ludis en anglalingvaj produktadoj kiel The Doctor at Sea de Warner Bros. Studios de 1955 kaj Helena of Troy en 1954 aŭ An Act of Love (1954) kune kun Kirk Douglas. Ŝiaj franclingvaj filmoj estis sinkronigitaj en la anglan por la anglalingva spektantaro.

Vadim ne estis kontentigita kun tiu progreso de la kariero de sia edzino. La nova ondo en franca kinejo, kaj ĝiaj steloj, kaj aktoroj kaj direktoroj, akiris internacian famon, kaj li sentis ke la kapabloj de Bardot estis subtaksitaj. En 1956, Vadim filmis la deksepan filmon de Bardot, And God Created Woman, provante alporti la plenan potencon de ŝia aktorado al la ekrano. Jean-Louis Trintignant kaj Curt Jürgens ludis kune kun Bardot. La filmo, kiu traktas malmoralan adoleskulinon loĝantan en konservativa urbo, estis granda internacia sukceso, kaj Bardot iĝis internacia sekssimbolo. La publikaj rilatoj de la filmo aludis amaferon inter Bardot kaj Trintignant, sed estas eble ke tio estas sole amaskomunikila imagia rakonto.

Foto el la 1960-aj jaroj, kiu estas kaj rafinita kaj virta
Brigitte Bardot

Stabiligi ŝian pozicion kiel provoka sekssimbolo malhelpis la atendatan transiron al Holivudo, kiu tiam estis en konservativa epoko kie virgulinaj karakteroj kiel Doris Day kaj Sandra Dee reflektis la inan modelon al kiu la formistoj de publika opinio celis. Milda erotiko en la stilo de Bardot estis konsiderita tolerebla kondiĉe ke ĝi portis la etikedon de importita produkto, kun "eŭropa" aŭ "arta" aromo. La manko de Bardot de regado de la angla kaj ŝia prononcita akĉento ne konvenis al la amerikaj scenaristoj. Ŝia restado en Eŭropo akordiĝis kun la tiatempa kulturo, ĉar la 1960-aj jaroj la kulturo de seksa liberigo komencis montri sian influon, dum Usono restis konservativa por ankoraŭ tempeto.

Brigitte Bardot kun Sami Frey en Saint-Tropez (1963)
Brigitte Bardot en Venecio, 1958
Brigitte Bardot en 2002

En 1957, Bardot divorcis de Vadim, kaj en 1959, ŝi geedziĝis kun aktoro Jacques Charrier. En 1960, ŝia sola filo, Nicolas Jacques Charrier, naskiĝis. Ŝia rilato kun ŝia filo estis problema. La geedziĝo malsukcesis sub senĉesaj atakoj de paparazzi fotistoj. Bardot mem serĉis kritikistan aplaŭdon, dum daŭre ludis la rolojn de la franca sekskatino [2]. En 1960, Bardot ludis en la filmo The Truth de Henri Clouseau, kaj ricevis kritikistaplaŭdon. La 1962 filmo Vie privée reĝisorita de Louis Malle estas duonaŭtobiografia raporto pri ŝia vivo. La sceno en kiu Bardot revenas al ŝia loĝejo, kaj estas ĉikanita en la lifto fare de la purigisto, mezaĝa virino, kiu nomas ŝin "malĉastulino", estas bazita sur vera okazaĵo, kaj havas fascinan reflektadon sur la vivo de kinostelulo meze de la 20-a jarcento.

Bardot tiam retiriĝis al izola vivo en Suda Francio. Nuntempe oni scias, ke dum tiu ĉi periodo ŝi provis memmortigi. Kun la seksa revolucio de la 1960-aj jaroj, ŝia vivstilo komencis esti legitimita, kaj la publika premo sur ŝi estis mildigita. Dum la sesdekaj jaroj ŝi aperis en ŝikaj produktadoj plenaj de steloj kiel la filmo Viva Maria! ( 1965 ) kun Jean Moreau. En 1965, ŝi aperis en Holivudo kiel ŝi mem en produktado nomita Dear Brigitte kune kun James Stewart. En multaj el ŝiaj roloj ŝi estis postulata por prezentiĝi nuda, plene aŭ parte. Bardot ludis gravan rolon en la bikino-modo, en kiu ŝi aperis en la filmo Manina en 1952, kaj en siaj aperoj ĉe la Festivalo de Cannes kaj en reklamaj afiŝoj. De tempo al tempo ŝi aperis sunbrunigita en bikino sen supro. Kvankam tio estis iom akceptebla en Francio, en Usono brunziĝi sen bikino estis konsiderita skandala. Iuj vidas la prezentojn de Bardot kiel unu el la faktoroj kiuj igis la feriejojn sur la Franca Riviero ejojn kun tutmonda alogo, precipe la feriurbo de Saint-Tropez.

Kune kun Marilyn Monroe kaj Jacqueline Kennedy, Bardot estis la temo de la pentraĵoj de Andy Warhol. En 1970, ŝi funkciis kiel la oficiala modelo por la statuo de Marianna, la franca nacia simbolo, kreita fare de la skulptisto Alain Aslan.

Ŝia privata vivo dum ĉi tiu periodo estis turbula, kaj ŝi ŝanĝis edzojn kaj amantojn. Inter 1966 kaj 1969 ŝi edziĝis al la germana milionulo Günter Sachs, en 1992 ŝi edziĝis al la franca dekstrula aktivulo Bernard d'Ormale. Oni asertas, ke inter ŝiaj multaj amantoj estis ankaŭ Warren Beatty, Jean-Paul Belmondo, Marlon Brando, Sean Connery, Mick Jagger, Louis Malle, Serge Gainsbourg, Sasha Distel kaj eĉ Jimi Hendrix, kiujn ŝi hazarde renkontis en la flughaveno de Parizo.

Emeritiĝo[redakti | redakti fonton]

En 1974, proksime de ŝia kvardeka naskiĝtago, Bardot sciigis ŝian emeritiĝon de aktorado. Ĉi tio estas post kiam ŝi aperis en pli ol kvindek filmoj, kaj registris kelkajn muzikalbumojn, la plej konata el kiuj estis registrita kunlabore kun la "malbona knabo" de franca populara muziko, Serge Gainsbourg. Bardot elektis uzi sian famon por antaŭenigi bestajn rajtojn. Ŝi okupiĝis pri ĉi tiu agado ekde 1965, kiam ŝi kampanjigis por pli humanaj metodoj en la praktikoj de buĉejoj.

Kelkaj akuzis ŝin de hommalamo, kaj preferi la kompanion de bestoj al tiu de homoj. [ Fonto bezonata ] En 1986 ŝi fondis la Brigitte Bardot Instituton por la Protekto de Bestoj kaj ilia Bonfarto. Ŝi donacis 3 milionojn da frankoj por la establado de la instituto, metante siajn juvelarojn por aŭkcio. Dum la malfrua 20-a jarcento ŝi estas unu el la plej elstaraj aktivuloj en la mondo koncerne bestajn rajtojn. Vigla agado estas dediĉita al malhelpi manĝi ĉevalan viandon. Kune kun la verkistino Marguerite Yourcenar, ŝi faris reklamkampanjon kontraŭ la mortigo de idoj de fokedoj.

Bardot ankaŭ estas konata kiel subtenanto de la dekstra Naciisma Fronto kaj ĝia gvidanto, Jean-Marie Le Pen, kun kiu ŝia edzo estas parenca, kaj ŝia filino Marine Le Pen. En 2003 ŝi publikigis verkon nomitan Un Cri Dans Le Silence (Krio en Silento), kiu inkludis deklarojn kontraŭ islamanoj kaj samseksemuloj. En majo 2003, la MRAP-movado ("Movado kontraŭ rasismo kaj por frateco inter nacioj") sciigis ke ĝi jurpersekutus Bardot pro la opinioj publikigitaj en ŝia verko.

En letero al franca revuo destinita por samseksemuloj, Bardot skribis en sia defendo "Krom mia edzo (kiu ankaŭ eble transpasos la limon iam) mi estas tute ĉirkaŭita de gejoj. Dum jaroj ili subtenis min, ili estis miaj amikoj, miaj adoptitaj filoj, miaj konfiduloj."

En 2004, Bardot estis kondamnita en franca tribunalo pro "instigado al rasa malamo" kaj monpunita je 5.000 eŭroj. Estis la kvara fojo, ke ŝi estis kondamnita al monpuno pro ĉi tiu speco de delikto. La tribunalo notis alineojn de ŝia libro en kiuj ŝi diskutis la "Islamigon de Francio" kaj la "danĝeran kaj subfosan enfiltriĝon de Islamo". En la libro ŝi nomis samseksemulojn "strangaj altiroj ĉe foiro", kaj argumentis kontraŭ la partopreno de virinoj en registaro. Ŝi subtenas la ekstremdekstren en Francio kaj la francan politikiston Marine Le Pen.

En 2018, ŝi publikigis la libron Tears of Battle: An Animal Rights Memoir (Larmoj de Lukto), kiu traktas ŝian vivon, kaj ŝian lukton por la bonfarto kaj savo de bestoj.

Bardo suferas de osteoartrito en la koksa artiko, kaj ĉar ŝi rifuzas sperti kirurgion, ŝi estas devigita uzi marŝapogilon.

Listo de filmoj[redakti | redakti fonton]

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Bardot verkis kvin libroj:

  • Noonoah: Le petit phoque blanc (Grasset, 1978)
  • Initiales B.B. (autobiography, Grasset & Fasquelle, 1996)
  • Le Carré de Pluton (Grasset & Fasquelle, 1999)
  • Un Cri Dans Le Silence (Editions Du Rocher, 2003)
  • Pourquoi? (Editions Du Rocher, 2006)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]