Brigitte Bierlein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Brigitte Bierlein
Europaforum Wachau-2019 1188 (cropped).JPG
Personaj informoj
Naskiĝo 25-an de junio 1949 (1949-06-25) (70-jara)
en Vieno
Ŝtataneco Aŭstrio
Alma mater Universitato de Vieno
Profesio juĝisto, chief judge, state's attorney, juristo, politikisto
Oficiala retejo https://www.bundeskanzleramt.gv.at/bundeskanzlerin
Lingvoj germana lingvo
v  d  r
Information icon.svg

Brigitte BIERLEIN (naskiĝinta la 25-an de junio 1949 en Vieno) estas aŭstra juristino, konstitucikortumanino kaj politikistino. En al 3.6.2019 ŝi nomumitis kancelierino de Aŭstrio.

Inter 1990 kaj 2003 ŝi estis generaladvokatino ĉe la generalprokuratorejo ĉe la Supera kortumo kaj inter 2003 kaj 2018 vicprezidantino de la Konstitucikortumo. Inter la 23.2.2018 kaj la 2.6.2019 ŝi prezidentis la Konstitucian kortumon de la Respubliko Aŭstrio.

Trejniĝo kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Post la devigaj lernejjaroj Bierlein frekventis la gimnazion ĉe Kundmann-strateto en la 3-a viena urbodistrikto Landstraße kie ŝi trapasis la abiturientan ekzamenon en la jaro 1967-a. Poste ŝi studis jursciencojn ĉe la Universitato de Vieno kaj doktoriĝis en 1971 samloke. Post juĝista prepardeĵoro kaj la ekzameniĝo juĝista en 1975 Bierlein laboris unue ĉe la distrikta tribunalo en Innere Stadt (Vieno). 1977 ŝi nomumitis en Vieno ŝtatadvokatistino pri ĝeneralaj kaj politikaj krimoj. En la 1986-a jaro ŝi ekdeĵoris ĉe Supera prokurorejo viena.

Ekde 1987 Bierlein laboris en la punleĝsekcio de la justicministerio antaŭ ŝia reiro al la prokurorejo. En 1990 Bierlien iĝis la unua ina generaladvokatino ĉe Generalprokuristejo. Sed ŝi ja engaĝiĝis ankaŭ eksterprofesie en juristaj organizaĵoj kaj iĝis en 1995 membrino de la estrarano de aŭstraj ŝtatprokuroroj. Inter 2001 kaj 2003 ŝi tie prezidantis. Inter 2001 kaj 2003 ŝi krome estraranis ĉe International Association of Prosecutors (IAP).

Konstitucia supera kortumo[redakti | redakti fonton]

En 2002 Bierlein nomumitis fare de la aŭstria federacia registaro membro de la Supera konstitucikortumo kaj proponitis (denove ŝi estis la unua virina kandidatino!) kiel vicestrantulo.[1][2] Fakte nomumis ŝin en la 28.11.2002 prezidanto federacia Thomas Klestil vicprezidantino komence de 2003.

Post demisio de prezidanto Gerhart Holzinger pro saneckialoj en la 31.12.2017 Bierlein provizore unue estradis tie.[3]. En la 22.2.2018 ŝi ekestris.[4]

En aprilo 2019 ŝi iĝis specialkomisiestrino pri la esploro de riproĉoj koncerne la baletsekcion de Viena Ŝtata Operejo responsonte pri viktimprotekto kaj viktimrajtcedo.[5]

Pro ke membroj de konstitucikortumoj ne rajtas membri en registaroj federaciaj, Bierlein eksdeĵoris kortume en la 2.6.2019 jhus antaŭ ŝia nomumo kanceliera fare de Alexander Van der Bellen. En la 3.6.2019 ŝi transprenis la laboron de Hartwig Löger.

Kancelierino[redakti | redakti fonton]

Bierlein estas la unua malvira kanceliero de Aŭstrio. Ĝis novaj balotoj en septembro 2019 ŝi registarestrinos en Aŭstrio.[6]

Privataĵoj kaj honoroj[redakti | redakti fonton]

Brigitte Bierlein vivas kune kun la retiriĝinta juĝisto Ernest Maurer.[7] En 2005 ŝi honoritis pro siaj meritoj publkaj per Großes Silbernes Ehrenzeichen am Bande für Verdienste um die Republik Österreich[8]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kurt Heller: Der Verfassungsgerichtshof. Die Entwicklung der Verfassungsgerichtsbarkeit in Österreich von den Anfängen bis zur Gegenwart. Verlag Österreich, Wien 2010, p. 492ss., 626.
  2. Höchstrichterin: Nein zu Frauenquoten, gazetartikolo 27.12.2009
  3. Gazetaranonco fare de VfGh
  4. Gazetartikolo, 23.2.2018
  5. "Ballettakademie: VfGH-Präsidentin Bierlein in Sonderkommission", gazetartikolo, 13.4.2019
  6. "Mach' ma schon": Eine typisch österreichische Angelobung", gazetartikolo 3.6.2019
  7. "Brigitte Bierlein: Die erste Frau an der Spitze des VfGH im Porträt", gazetartikolo 21.2.2018
  8. Listo de ĉiuj honoritaj ekde 1952