Brigitte Macron

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brigitte Macron
Persona informo
Brigitte Macron
Naskonomo Brigitte Marie-Claude Trogneux
Naskiĝo 13-an de aprilo 1953 (1953-04-13) (71-jaraĝa)
en Amiens,  Francio
Lingvoj franca vd
Loĝloko Palaco ElizeoTruchtersheim vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Liceo Henri-IV vd
Familio
Patro Jean Trogneux vd
Patrino Simone Pujol vd
Gefratoj Jean-Claude Trogneux vd
Edz(in)o Emmanuel Macron • André-Louis Auzière vd
Infanoj Tiphaine Auzière • Laurence Auzière-Jourdan • Sébastien Auzière vd
Profesio
Okupo gimnazia instruisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Brigitte Macron, \bʁi.ʒit ma.kʁɔ̃\ (nasknome Trogneux) naskita la 13an aprilo 1953 en Amiens (Francio), estas franca instruistino ĉefe konata kiel la edzino de Emmanuel Macron, prezidanto de la Franca Respubliko depost la 14a majo 2017. Ŝi estas prezidanto de la Fondaĵo de Malsanulejoj depost 2019.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Familio[redakti | redakti fonton]

La ĉokoladvendejo Jean Trogneux en Saint-Quentin (Aisne, Francio).

Brigitte Marie-Claude Trogneux devenas de familio de ĉokoladistoj en Amiens (Francio), famaj pro ĝiaj makaronoj[1][2]. Ŝi estas filino de Jean Trogneux (1909-1994) kaj de lia edzino Simone Pujol (1913-1998), kaj la plej juna el iliaj ses infanoj. La 9an novembro 2018, ŝia pliaĝa frato Jean-Claude Trogneux, estro de la Trogneux-ĉokoladfabriko[3], mortis 85-jaraĝe[4].

Brigitte Trogneux edziniĝis, la 22an junio 1974, kun André-Louis Auzière[5] (1951-2019[6][7]), juna viro el sia socia medio kaj estonta bankisto, kun kiu ŝi havas tri infanojn, Sébastien-on (1975), Laurence-on (1977) kaj Tiphaine-on (1984), laŭorde statistikisto[8] (diplomita far la franca nacia lernejo pri statistiko kaj informanalizo), kardiologisto kaj advokato[9].

La gimnazio La Providence en Amiens (Francio).

En majo de 1993, dum la kursoj pri teatro kiujn ŝi plenumis en la gimnazio La Providence, ŝi rimarkis Emmanuel Macron-on, tiam 15-jaraĝa kaj lernanto en la sama klaso kiel sia filino Laurence[2][10][11][12][13][14].

Sekvantjare, la paro ekas amrilaton. La diferenco (pli ol 24 jaroj) inter la du amantoj kaŭzas skandalon ene de la Trogneux-familio, despli ke ilia rilato povus esti kondamnita de la artikolo 227-27 de la franca kriminala kodo, kiu punas sekcatencon kontraŭ neplenaĝulo. Laŭ ĝi, instruisto kiu spertas seksumadon kun lernanto inter 15- kaj 18-jaraĝa, riskas malliberecon dum maksimume tri jaroj[2][13]. Ilia amrilato netrudiĝeme daŭras en Parizo, kie Emmanuel Macron alvenas al la lasta gimnazia klaso, kaj poste al la classes préparatoires littéraires de la liceo Henri-IV[5][15].

Brigitte Trogneux eksedziniĝis la 26an januaron 2006 je André-Louis Auzière. La 20an oktobro 2007, ŝi edziniĝis kun Emmanuel Macron en la Touquet-Paris-Plage[16][17], kie ŝi havas domon. Ŝia nova edzo, tiam financinspektoro, rezignas publikan servon kaj eklaboras por Rothschild-banko.

Brigitte Macron, kromnomita « Bibi » de siaj familiaruloj[18], estas la avino de sep nepoj[19].

Instruistino pri beletro[redakti | redakti fonton]

Ŝi ekhavis sian abiturientan ekzamenon 19-jaraĝe en 1972 en la gimnazio Sacré-Cœur de Amiens kun honoroj "tre bone"[20]. Havanto de "Majstreco pri Artoj", kiun ŝi ekhavis per memuaro pri korteza amo[mankas fonto], kaj de CAPES pri klasika beletro(1986)[20][21], ŝi instruis kontrakte en privataj lernejoj. Ŝi oficis en Parizo, kaj poste en Strasbourg en la protestanta gimnazio Lucie-Berger (1986-1991)[22][23].

En 1991, ŝi revenis al sia naskurbo kaj instruis la francan kaj la latinan en la privata jezuita gimnazio La Providence[24][25]. Ŝi poste foriris, la 8an majo 2007, por instrui en Parizo en la privata gimnazio Saint-Louis-de-Gonzague[15].

En septembro 2015, Brigitte Auzière-Macron (BAM, kiel ŝin nomumas ŝiaj lernantoj[26]) ĉesis instrui por sin dediĉi al la kariero de sia edzo[24][27] kaj iĝis "haveblulo (fr)" de la franca eduksistemo[28].

Engaĝiĝoj antaŭ la franca prezidenta baloto de 2017[redakti | redakti fonton]

Dum la urba baloto en Truchtersheim (Bas-Rhin, Francio), kie ŝi tiam loĝis, Brigitte Auzière kandidatis en la sendependa listo "Truchtersheim demain", sed ŝi ne estis elektita[23].

En 2012, ŝia edzo Emmanuel Macron sin dediĉis al politiko: la paro tiam kaptas atenton de gazetaro, kiuj taksas la intereson, kaŭzitan de ilia aĝdiferenco, kiel pruvon de evoluo de publika opinio pri tiaj aferoj[29].

La 2an junio 2015, dum vizito de la hispana reĝo Filipo la 6a kaj de lia edzino Letizia Ortiz, ŝi pozis unuafoje ĉe la sojlo de la palaco Elizeo apud li[12].

En aprilo 2016, la Macron-aj geedzoj aperis en la titolpaĝo de la franca gazeto Paris Match, al kiu ili konsentis privatajn fotojn kaj intervjuon, sed ili poste taksis tiun tromemmontradon kiel mallertaĵon kaj neis esti farintaj strategion pri memmontrado en gazetaro[30][31].

Kun sia plijuna filino Tiphaine Auzière (anstataŭulo de Thibault Guilluy, kandidato de La République en marche en Pas-de-Calais dum la franca parlamenta baloto de 2017[32]) Brigitte Macron partoprenis en la kampanjo de sia edzo pri la prezidanta baloto de 2017[33]. Komence tre aktiva, ŝi poste malplividebliĝis kvankam ŝi daŭre ludis gravan rolon por la kandidato[14][34].

Edzino de la prezidanto de la Franca Respubliko[redakti | redakti fonton]

Brigitte Macron kun la paruloj de la regantoj de la aliaj membroŝtatoj de NATO, en majo 2017.
Macron-paro kaj Trump-paro dum la G7-kunveno de 2019.

La 7an majo 2017, Emmanuel Macron iĝis prezidanto de la Franca Respubliko. Brigitte Macron tiel iĝis la "unua damo de Francio" post la ekofico de sia edzo, la 14an majo 2017, kaj starigis sian oficejon en la Fougères-salono, kiu troviĝas sine de la Madame-flankaĵo, en la teretaĝo de la palaco Elizeo. Ĉi tiu salono iam utilis kiel laborloko por Cécilia Sarkozy, Carla Bruni-Sarkozy kaj Valérie Trierweiler[35], kiuj estas tri iamaj paruloj de francaj prezidantoj.

Brigitte Macron, laŭ si mem, volas esti "unu kaj nedividebla" flanke de la prezidanto, kiu komence deziris la kreadon de oficiala kadro por la ofico de "unua damo", taskante la nunan situacion kiel "hipokritaĵon"[36]. Dum somero de 2017, peticio kontraŭ la kreado de tiu statuso rikoltis 300 000 subskribojn[37].

Finfine, "ĉarto de malkaŝeco" estis proponita. Ĉi tiu agnoskas al Brigitte Macron "rolon de ŝtatreprezento" de Francio flanke de la prezidanto, interalie dum internaciaj kunvenoj. Ŝi povos "partopreni en agoj naciaj kaj internaciaj, starigitaj far aliaj paruloj de ŝtatestroj, interalie por lukti kontraŭ klimatŝangoperforto kontraŭ inoj kaj infanoj". Ŝi ankaŭ devos responci pri "petadoj" de homoj, kiuj deziras renkonti ŝin. Per sia subteno aŭ sia ĉeesto, ŝi helpos "manifestadojn filantropiajn, kulturajn aŭ sociajn, aŭ kiuj helpas al la internacia influo de Francio". Ŝi ankaŭ estos taskita pri "daŭrigo de senĉesa ligo de aŭskultado kaj de rilatiĝo kun agantoj de la civila socio pri handikapo, edukado, sano, kulturo, infanprotektado aŭ seksegaleco". La prezidanto de la Respubliko cetere povos taski ŝin pri "misioj pri pripensado kaj proponado", kiuj estos publikigitaj fine de ĉiu monato, same kiel ŝia oficiala agendo. Tiu ĉarto indikas, ke la rimedoj por sia ofico estos prenitaj el la prezidanta buĝeto kaj ke ŝi rajtos havi du prezidantajn konsilistojn kaj sekretariaron.[38] Buĝeto de 440 000 eŭroj estos havebligita al ŝi[39].

Brigitte Macron estas la celo de laŭdaj artikoloj en Daily Mail, Frankfurter Allgemeine Zeitung, kaj The Observer. Ŝia vestastilo en internaciaj kunvenoj estas la celo de komentoj[40]. Siaflanke, Financial Times komparas ŝian stilon kun tiu de "Essex girl (en)"[41].

En 2018, la servoj de palaco Elizeo oficiale plendis pro identŝtelo post esti ekkonantaj, ke la nomo de Brigitte Macron estis uzata por havi preferan traktadon en luksaj establaĵoj[42]. La reputacio de Brigitte Macron cetere estis kontraŭleĝe uzita far retaj trompistoj, celante vendi kaj antaŭigi kontraŭfaltajn pomadojn, kies ŝi estus reprezentanto aŭ kreinto[43].

Cetere ŝi partoprenis en la ornamado de palaco Elizeo, tien irigante nuntempajn artistojn. Ekzemple ŝi aldonis tapiŝon far Christian Jaccard kaj fotelojn far Éric Jourdan al la Murat-salono.

En aprilo 2019, ŝi ekis kaj ekprezidantis Instituton de la alvokiĝoj al laboro: financitan far LVMH, ĝi celas kreadon de edukejoj por junaj senlaboraj plenkreskuloj[44]. Ŝi planis partopreni kiel instruisto sine de la unua lernejo de tiu instituto, inaŭgurita septembre de 2019[44][45].

En junio 2019, ŝi sukcedis Bernadette Chirac-on (edzino de iama prezidento Jacques Chirac) pri la posteno de prezidanto de la Fondaĵo de Malsanulejoj[46].

Kiel familiarulo de la familio de Bernard Arnault (estro de LVMH depost 1989), ŝi ofte surhavas vestaĵojn el LVMH dum siaj oficialaj aperoj[47].

Montradoj de opinio[redakti | redakti fonton]

Brigitte Macron asertis, en aŭgusto 2017, esti volanta "lukti kontraŭ socia ekskludo, ĉefe tiuj pri handikapo, edukado kaj malsano"[48].

En octobro 2017, dum miloj da molestataj kaj molestitaj inoj ekpepis en Twitter kun la kradvorto #MeToo pri seksĝenadoj, kies ili asertas esti viktimoj, Brigitte Macron oferas sian apogon al tiuj supozaj viktimoj. Ŝi kuraĝigis homojn, kiuj ne jam denuncis iliajn subitajn ĝenadojn, al "rompi silenton"[49][50][51][52].

Ŝi subtenis la agadon de Stéphane Bern, familiarulo de la prezidanta paro kaj taksita de misio pri kultura heredo[53].

Ordeno[redakti | redakti fonton]

  • Komandoro de la nacia ordeno de Respubliko Ebur-Bordo (2019)[54].

Kulture[redakti | redakti fonton]

En 2018, la gazeto Le Parisien[55] anoncas, ke la aŭtoro Gaël Tchakaloff pretigas komikson, kiu bildigas tagon el la vivo de Brigitte Macron.

En la tria epizodo de la usona telividserio Emily in Paris, Carla Bruni sendas al Brigitte Macron foton, kiun metis en sociajn retejojn Emily Cooper kaj kiun la "unua damo" poste diskonigis, plivalorigante Emily-on ene de ŝia merkata kompanio. Dum ĉi tiu epizodo, sceneto montras Brigitte Macron-on en palaco Elizeo, dorsvidate kaj rolata far aktoro, kiam ŝi ricevas la foton.[56]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Caroline Derrien et Candice Nedelec. Les Macron. ISBN 978-2-213-70462-3..
  • Joëlle Chevé. L'Élysée au féminin, de la IIe à la Ve République : Entre devoir, pouvoir et désespoir. ISBN 978-2-268-09048-1.
  • Maëlle Brun, Brigitte Macron l'affranchie, Paris, éditions de l'Archipel, 2017.
  • Fabienne Cassagne, Brigitte Macron, la confidente, City Édition, 2018.
  • Ava Djamshidi et Nathalie Schuck, Madame la présidente, Plon éditions, 2019.
  • Sylvie Bommel, Il venait d'avoir dix-sept ans, JC Lattès, 2019.
  • Renaud Dély, Marie Huret, Les Macron du Touquet Élysée-plage, Seuil, 2020.

Filmografio[redakti | redakti fonton]

  • 2018 : Brigitte Macron, un roman français de Virginie Linhart.
  • 2018 : Vestiaires : Brigitte Macron aperas rolante sian propran rolon, en epizodo de la 8a sezono. Ŝi finas ĉi tiun kameon per la frazo "Dankon pro tiu ĉi momento", el la libro de Valérie Trierweiler.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Brigitte Macron en la franca Vikipedio.

  1. Ĉi tiu bankisto el Amiens kiu anstataŭas Montebourg-on (france). Alirita la 13an aprilo 2017.
  2. 2,0 2,1 2,2 Brigitte Macron, amo pli forta ol tempo (france). Arkivita el la originalo je 2017-04-18. Alirita la 17an aprilo 2017.
  3. Amiens, Jean-Claude Trogneux frato de Brigitte Macron kaj iama estro de la Trogneux-ĉokoladfabriko (france). Alirita la 14an decembro 2020.
  4. La frato de Brigitte Macron mortis (france). Alirita la 8an majo 2019.
  5. 5,0 5,1 Kial Brigitte Macron malmulte parolas pri sia eksedzo? (france). Alirita la 15an aprilo 2017.
  6. Kiu estas André-Louis Auzière, la eksedzo de Brigitte Macron? (france).
  7. Emmanuel Macron, la morto de sia patro, sia engaĝiĝo, Tiphaine Auzière sin konfidas al Paris Match (france).
  8. Kiu estas Sébastien Auzière, la filo de Brigitte Macron? (france). Arkivita el la originalo je 2017-04-26. Alirita la 25an aprilo 2017.
  9. Ĉion scii pri Brigitte Trogneux, la edzino de Emmanuel Macron (france). Alirita la 30an julio 2017.
  10. Emmanuel Macron, la hastema homo (france).
  11. La Macron-fantasmo (france).
  12. 12,0 12,1 Kiu estas Brigitte Trogneux, la edzino de Emmanuel Macron? (france).
  13. 13,0 13,1 skriba dokumentario pri Brigitte Macron (france). Alirita la 16an aprilo 2017.
  14. 14,0 14,1 Brigitte Macron, prezidanta edzino (france).
  15. 15,0 15,1 Brigitte Trogneux, kiel ŝi ĉion rezignis por vivi kun Emmanuel Macron (france).
  16. Emmanuel Macron prezentas sian edzinon Brigitte (france). Alirita la 30an julio 2017.
  17. Emmanuel Macron, la nova ministro pri Ekonomio (france). Alirita la 30an julio 2017.
  18. Emmanuel Macron, ĉiujn la kromnomojn de sia edzino Brigitte (france). Arkivita el la originalo je 2021-08-12. Alirita la 12an februaro 2018.
  19. Brigitte Macron, 7 aferojn sciindajn pri la unua damo de Francio (france). Alirita la 30an julio 2017.
  20. 20,0 20,1 Brigitte Macron, franca romano (france). Alirita la 1an februaro 2019.
  21. Caroline Derrien kaj Candice Nedelec. (2017) Les Macron, p. 17.
  22. Brigitte Macron, malkovru ŝiajn sekretetojn (france). Alirita la 1an februaro 2019.
  23. 23,0 23,1 Brigitte Macron faras siajn unuajn politikajn paŝojn (france). Alirita la 10an majo 2017.
  24. 24,0 24,1 Brigitte kaj Emmanuel Macron pretas por ĉiaj defioj (france). Alirita la 30an julio 2017.
  25. Kiel Brigitte Macron partoprenis en la ascendo de sia edzo? (france). Alirita la 8an majo 2017.
  26. Brigitte, la alia Macron (france). Alirita la 25an aprilo 2017.
  27. Emmanuel Macron kaj Brigitte Macron (france). Alirita la 30an julio 2017.
  28. Brigitte Macron laŭ 4 anekdotoj (france). Alirita la 20an majo 2017.
  29. Pli aĝa ol mi, amata de mi. Kiam la edzino estas la plej aĝa el la paro (france). Alirita la 18an aprilo 2017.
  30. Laŭ Macron, la intervjuo de sia edzino far Paris Match estis stultaĵo (france). Arkivita el la originalo je 2021-12-29. Alirita la 30an julio 2017.
  31. La intervjuo de Brigitte Macron en Paris Match, "stultaĵo" (france). Alirita la 18an aprilo 2017.
  32. Tiphaine Auzière la bofilino de prezidento Macron, ne aktiva sed anstataŭulo (france). Alirita la 12an majo 2017.
  33. Brigitte Macron aludas la aĝdiferencon kun sia edzo (france). Alirita la 15an aprilo 2017.
  34. Emmanuel Macron, oni preferis forigi sian edzinon Brigitte el sia kampanjo (france). Alirita la 18an aprilo 2017.
  35. Brigitte Macron instaliĝas en la palaco Elizeo (france).
  36. Se Brigitte Macron iĝas unua damo, kio estos ŝia rolo? (france).
  37. Kiu estas Thierry Paul Valette, aŭtoro de peticio kontraŭ la statuso de Brigitte Macron? (france).
  38. http://www.elysee.fr/communiques-de-presse/article/charte-de-transparence-relative-au-statut-du-conjoint-du-chef-de-l-etat/
  39. Rimedoj atribuitaj al Brigitte Macron egalas po 440 000 jare (france).
  40. La mikroroboj de Brigitte Macron en New York ekas polemikon (france).
  41. Financial Times sin demandas pri la vestastilo de Brigitte Macron (france).
  42. Brigitte Macron, oficiala plendo far la palaco Elizeo pro identŝtelo (france).
  43. Kiam Brigitte Macron donas ideojn al trompantoj (france).
  44. 44,0 44,1 Bernard Arnault dungas la eksan specialan konsiliston de Emmanuel Macron (france).
  45. Brigitte Maron denove instruos la francan en lernejo por plenkreskuloj kun malfacilaĵoj (france).
  46. Bernadette Chirac transdonas sian postenon al Brigitte Macron (france). Alirita la 13an junio 2019.
  47. Sekretetoj de Arnault-familio havanto de LVMH (france).
  48. Kion memori el la konfidencoj de Brigitte Macron en Elle (france). Alirita la 18an aŭgusto 2017.
  49. Brigitte Macron esprimas pri Weinstein-skandalo kaj alvokas al liberigi parolecon (france). Alirita la 24an oktobro 2017.
  50. Weinstein-skandalo, Brigitte Macron rezignas silenton (france). Alirita la 24an oktobro 2017.
  51. Seksmolestado, Brigitte Macron frontas (france). Alirita la 24an oktobro 2017.
  52. Weinstein-skandalo, Brigitte Macron feliĉas pri la liberigo de paroleco (france). Alirita la 24an oktobro 2017.
  53. Stephane Bern en la sekreto de la loko (france).
  54. Prezidento Emmanuel Macron ordenita je Granda Kruco de la Nacia Ordo (france).
  55. Brigitte Macron baldaŭ en komikso (france).
  56. Brigitte Macron estas la neatendita gasto de la serio Emily in Paris (france).