Saltu al enhavo

Brilapuseto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Brilapuseto

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Apodoformaj Apodiformes
Familio: Apusedoj Apodidae
Genro: Collocalia
Specio: Brilapuseto C. esculenta
Collocalia esculenta
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj

Hirundo esculenta Linnaeus, 1758

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ovoj de Collocalia esculenta MHNT

La Brilapuseto, Brila apusetoGlacea salangano (Collocalia esculenta) estas malgranda apuso de la genro Collocalia kaj unu el 11 specioj de la genro. Ĝi troviĝas en Indonezio (Sulaveso) kaj orienten ĝis Nov-Gvineo, Bismarkoj kaj Salomonoj.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La Brilapuseton priskribis la sveda natursciencisto Carl Linnaeus en 1758 en la 10a eldono de sia verko nome Systema Naturae per la duvorta nomo Hirundo esculenta. La tipa loko estas la insulo Ambon, unu el la Molukoj de Indonezio.[1][2] La specia epiteto esculenta devenas el esculentus Latina vorto por "manĝebla".[3]

Estas jenaj 17 agnoskitaj subspecioj:[4]

Sep taksonoj, kiuj nun estas agnoskitaj kiel specioj, antaŭe estis konsiderataj subspecioj de la brila apuseto. Ili estis levitaj al specistatuso surbaze de detala analizo de la apusetoj en la genro Collocalia publikigita en 2017.[5] La promociitaj taksonoj estas jenaj:[4]

Tiu ĉi birdo estas brile nigra-blua supre, inkluzive de sia pugo; foje aspektas nigra kaj kapuĉa. Brusto nigra; ventro ĝis flankoj blankaj kun fajnaj nigraj makuloj ĉe la randoj. Flugilpintoj estas rondetaj; subflugiloj estas nigraj. Vosto rondeta kun malprofunda noĉo kaj malgrandaj blankaj paneloj. Ĝi estas tiel simila al la blankpuga apuseto, tiel ke oni devas vidi kaj ĝiajn suprajn kaj subajn partojn por distingi inter ambaŭ. Ĝi estas 9 ĝis 11,5 cm longa. Ĝia voĉo estas mallaŭta pepado.[6]

La brila apuseto nestas ene de kavernoj kaj konstruaĵoj, kreante neston sur vertikala aŭ sub horizontala surfaco per sekrecio de glueca ĝelo kaj alkroĉado de speco de ŝnur-simila herbo al la surfaco.[7] Oni vidas ĝin fluganta super arbaroj, rojoj, riveroj kaj vojoj kaptante insektojn dumfluge.

Brilaj apusetoj estas konsiderataj kiel eblaj vartgepatroj por restarigi la populacion de la endanĝerigita Blanknesta apuseto en la Andamanoj.[8]

Distribuado

[redakti | redakti fonton]

La brila apuseto estas konata el Indonezio, Timoro, Brunejo, Kristnaskinsulo, Filipinoj, Papuo-Nov-Gvineo, la Salomonoj, Vanuatuo kaj Nov-Kaledonio. Ĝi estas vaganta birdo ĝis Aŭstralio.[9] Ĝi ne estas migranta birdo.[10]

La brila apuseto estas registrita kiel abunda en almenaŭ parto de la teritorio. Ĝi ne alfrontas apartajn minacojn, kaj rezulte, la IUCN listigis ĝin kiel "Malplej Zorgigan".[9]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Linnaeus, C.. (1758) Systema Naturæ per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 10‑a eldono 1 (latine), Holmiae:Laurentii Salvii.
  2. (1940) Check-list of Birds of the World 4. Harvard University Press.
  3. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  4. 4,0 4,1 Owlet-nightjars, treeswifts & swifts. World Bird List Version 7.3. International Ornithologists' Union (2017). Alirita 2a de Aŭgusto 2017 .
  5. (2017) “Speciation in Indo-Pacific swiftlets (Aves: Apodidae): integrating molecular and phenotypic data for a new provisional taxonomy of the Collocalia esculenta complex”, Zootaxa 4250 (5), p. 401–433. doi:10.11646/zootaxa.4250.5.1. 
  6. Simpson, Ken & Day, Nicholas (1999). Birds of Australia, p. 156. Princeton University Press, Princeton, NJ. (ISBN 0-691-14692-6).
  7. K C Tsang (2008-03-01) Glossy Swiftlets at Fraser's Hill. Bird Ecology Study Group. Alirita 2013-12-20 .
  8. R. Sankaran (1998), The impact of nest collection on the Edible-nest Swiftlet in the Andaman and Nicobar Islands. Sálim Ali Centre for Ornithology and Natural History, Coimbatore, India.
  9. 9,0 9,1 BirdLife International (2020). “Collocalia esculenta”, IUCN Red List of Threatened Species 2020. doi:10.2305/IUCN.UK.2020-3.RLTS.T22686495A181620220.en. Alirita 13a de Novembro 2021.. 
  10. Species factsheet: Collocalia esculenta. Birdlife International. Arkivita el la originalo je 4a de Marto 2016. Alirita 1 June 2015 .
  • Chantler kaj Driessens, Swifts (ISBN 1-873403-83-6)
  • Chantler, Phil & Driessens, Gerald (2000) Swifts: a Guide to the Swifts and Treeswifts of the World, 2a eld., Pica Press, East Sussex.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]