Brilbronzokukolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Brilbronzokukolo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kukoloformaj Cuculiformes
Familio: Kukoledoj Cuculidae
Genro: Chrysococcyx
Specio: C. lucidus
Chrysococcyx lucidus
(Gmelin, 1788)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
ovoj de Chrysococcyx lucidus en nesto de Gerygone flavolateralis - Muzeo de Tuluzo

La Brilbronzokukolo (Chrysococcyx lucidus) estas specio de la kukoledoj, familio de la ordo de birdoj, nome Cuculiformes, kiuj inkludas ankaŭ la vojkurulojn, la aniojn, la centropojn kaj la hoacinon. Ĝi apartenas al genro Chrysococcyx aŭ bronzokukuloj, tio estas brunecaj kukoledoj kun metalaj briloj. Ĝi troviĝas el Aŭstralio, tra Indonezio kaj Papuo-Nov-Gvineo al insularoj de Oceanio, kiel Novkaledonio, Novzelando, Salomonoj kaj Vanuatuo. La specio iam ricevis la nomon per scienca nomigo de Chalcites lucidus.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Temas pri specio tre simila al la Horsfilda bronzokukolo, tio estas eta, bruneca kaj diketa kukoledo, sed kun pli helaj aŭ ne tiom markitaj koloroj kaj pli orienta teritorio en Oceanio, tio estas kun kapo, vizaĝo kaj subaj partoj blankaj kun brunaj punktoj kaj nuancoj kaj horizontala regula striado en suba brusto kaj ne tiom rekta ĝis la fino de la ventro. La beko estas nigra, akrega kaj iom subenkurbita. Plej rimarkinda eco estas verda metala brilo en dorso (supraj flugiloj), kion havas ankaŭ aliaj membroj de la genro, kelkaj same kelkaj plie. La vosto estas pli bruna ol nigreca, kiel ĉe la komparita specio. La okuloj estas malhelaj, sed la okulringoj multe pli helaj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]