Brisuro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Brisuro (de la franca, brisurebriser, ‘rompi’) estas modifo enmetita en la blazono de familio por distingigi la branĉojn kiuj el ĝi devenas.

En PIV brisuro estas Distinga marko, aldonita al iu blazono, por ĝin distingi de la blazono de la ĉefa heredanto.[1]

Laŭ Francisko Azorín brisuro estas bone klarigita Distingilo uzata en blazonoj por la ne ĉefaj branĉoj de nobelfamilio. La patran blazonon rajtas uzi nur la unuenaskita filo, la aliaj devas surmeti ĉu borduron, ĉu lambelon, ĉu stelon, aŭ ŝanĝi aŭ formeti ian pecon, ĉar brisuras (rompas) ili la rektan linion.[2] Li indikas etimologion el angla respektive germana bestan, bersten (rompi), certe pli malproksima ol la franca brisure.[3]

Ekzemploj de brisuroj de la antikva reĝa familio de Portugalio[redakti | redakti fonton]

Armas rei portugal.png
Armas principe real portugal.png
Armas principe beira.png
Armas primeiro infante portugal.png
Armas segundo infante portugal.png
Armas terceiro infante portugal.png
Monarko Princo heredonto Princo de Beira Unua infanto Dua infanto Tria infanto

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. PIV, [1] Alirita la 5an de Decembro 2017.
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 40.
  3. Azorín, samloke.