Brit Floyd

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brit Floyd koncertanta en Wallingford (Konektikuto) en 2014

Brit Floyd estas Pink Floyd-a fojgrupo devenante de Liverpool, Anglio, fondita en 2011 de Damian Darlington, eksano de alia Pink Floyd-a fojgrupo nome The Australian Pink Floyd Show, en kiu li muzikis dum dek sep jaroj. Brit Floyd provadas rekrei fidele la sonojn, lumojn kaj etosojn de la koncertoj de Pink Floyd.

Damian Darlington kreis tiun grupon "simple ĉar mi kredis ke mi povis fari pli bone (ol lia iama grupo The Australian Pink Floyd Show), estas pli da atentoj al detaloj de ĉiuj aspektoj de la spektaklo, el la muziko al la lumoj kaj vidaĵoj. Ĉiu estas vere pli perfekta kaj estas pasio aperanta el la scenejo... estas kohera, emocia vojaĝo tra la Pink Floyd-a katalogo."[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Burnsilver, Glenn (23a de Majo 2014). "Inside Brit Floyd, The Ambitious Pink Floyd Cover Band". Phoenix New Times. Phoenix New Times. alirita la 7an de Aprilo 2016.