Brita Muzeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brita Muzeo
angle: British Museum
muzeo
Brita Muzeo - Granda Korto
Oficiala nomo: British Museum
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Britio
Konstitucia lando Anglio
Regiono Granda Londono
Urba parto Camden
Urbo Londono
Parto(j) Brita Biblioteko
Kolekta celigo egiptaj mumioj, statuoj
Situo Brita Muzeo
 - koordinatoj 51° 31′ 10″ N 00° 07′ 37″ U / 51.51944 °N, 0.12694 °U / 51.51944; -0.12694 (mapo)
Estiĝo 1753
Por publiko jes
Plej facila aliro Londono
Horzono GMT (UTC+0)
 - somera tempo BST (UTC+1)
Poŝtkodo
Situo enkadre de Anglio
Situo enkadre de Anglio
Situo enkadre de Anglio
Vikimedia Komunejo: British Museum
Retpaĝo: www.thebritishmuseum.ac.uk
la enira portalo de la muzeo

La Brita Muzeo (British Museum) en Londono estas unu el la plej grandaj kaj bonkonataj muzeoj en la mondo, etnografia kolektaĵejo de la Unuiĝinta Reĝlando, en la londona distrikto Bloomsbury. La historio de la muzeo (kaj la libraro) reiras ĝis 1753, kiam la registaro aĉetis artotrezoron kaj libraron de Siro Hans Sloane (1660–1753). La fondon de la muzeo kaj libraro ebligis parlamenta leĝo. Ĝi malfermis la pordon en 1759 por la publiko en la tiama konstruaĵo Montagu Hous. La nuna muzea konstruĵo estis konstruita inter 1823-1852 sur loko de la Montagu House, planita de Siro Robert Smirke, en klasicisma stilo.

En posedo de muzeo troviĝas gravaj antikvaj kaj mezepokaj artotrezoraĵoj kaj artobjektoj. Oni ekspozicias la ortografiajn kolektaĵojn en la Museum of Mankind, en alia parto de Londono.

La libraro de British Museum kuniĝis en 1973 kun aliaj gravaj kolektaĵoj kaj estiĝis la British Library.

Elstare interesaj objektoj :-

La Marmoraĵoj Elgin ( Elgin Marbles) – statuoj kaj skulptaĵoj el la Partenono en Ateno.

La Magna Carta – el la jaro 1215 - baza dokumento pri anglaj liberecoj.

La Kolekto de Stein – el Centra Azio.

Adreso - Great Russell Street, Londono. WC1B 3DG, plej apuda subtera fervojo - Holborn

panoramo de la publika legejo de la Brita Biblioteko
panoramo de la publika legejo de la Brita Biblioteko